Winnie Madikizela-Mandela (denaske Nomzamo Winifred Zanyiwe Madikizela; 26a de Septembro 1936[1] – 2a de Aprilo 2018),[2] konata ankaŭ kiel Winnie MANDELA, estis sudafrika kontraŭ-apartisma aktivulo kaj politikisto, kaj la dua edzino de Nelson Mandela. Ŝi estis Membro de la Parlamento el 1994 ĝis 2003,[3] kaj el 2009 ĝis sia morto,[4] kaj estis deputita ministro pro arto kaj kulturo el 1994 ĝis 1996. Membro de la Afrika Nacia Kongreso (ANK), ŝi estis en la Nacia Plenumkomitato de la ANK kaj estris ties Virinan Ligon. Madikizela-Mandela estis konata de siaj sekvantoj kiel la "Patrino de la Nacio".[5]
Naskiĝinta en Mpondo familio el Ngunoj[6] en Bizana, Orienta Kablando, kaj kvalifikita sociala laboristo, ŝi edziniĝis al kontraŭ-apartisma aktivulo Nelson Mandela en Johanesburgo en 1958; ili restis geedzoj dum 38 jaroj kaj havis kune du filojn. En 1963, post Mandela estis enprizonigita post la Rivonia Proceso ŝi iĝis lia publika figuro dum la 27 jaroj kiujn li devis resti malliberigita. Dum tiu periodo, ŝi stariĝis kiel figuro de la enlanda kontraŭ-apartisma movado. Ŝi estis arestita en kelkaj okazoj, torturita,[7] malpermesita de libera movado, ekziligita al rura urbo, kaj pasigis kelkajn monatojn en soleca devigita retiro.[8]
Meze de la 1980-aj jaroj Madikizela-Mandela plenumis ian "regnon de teroro", kaj estis "en la centro de orgio de violento"[9][10] en Soweto, kio rezultis en kondamno fare de la kontraŭ-apartisma movado en Sudafriko,[9][11][12][13] kaj al grumblo fare de la ANK en la ekzilo.[14][15] Dum tiu periodo, ŝia hejmo estis forbruligita fare de lokanoj de Soweto.[16] La Komisiono por la Vero kaj Reamikigo establita de la registaro de Nelson Mandela por esplori la perfortojn al la homaj rajtoj trovis, ke Madikizela-Mandela estis "politike kaj morale respondeca pri gravaj perfortoj al la homaj rajtoj fifaritaj de la Mandela United Football Club", nome ŝia sekureca korpuso.[5][17] Madikizela-Mandela helpis la pneŭbruligo de supozitaj policinformantoj kaj kunlaborantoj de la apartisma registaro, kaj ŝia sekureca grupo faris kidnapojn, torturojn, kaj murdojn,[9][18][19] plej fifame la mortigon de 14-jarulo Stompie Sepei[5][20][21] pri kies kidnapo ŝi estis kondamnita.[22]
Nelson Mandela estis elprizonigita la 11an de Februaro 1990, kaj la paro separiĝis en 1992; ilia divorco estis finigita en Marto 1996. Ŝi vizitis lin dum lia fina malsano.[23] Kiel veterana foguro de la ANK, ŝi partoprenis en la post-apartisma registaro de la ANK, kvankam ŝi estis elpostenigita inter akuzoj de korupto.[10] En 2003, Madikizela-Mandela estis kondamnita pro ŝtelo kaj fraŭdo, kaj ŝi provizore retiriĝis el la aktiva politiko antaŭ reveni kelkajn jarojn poste.[3][4]