Witzleben | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Ilm | |||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 036200 | |||||
Poŝtkodo | 99310 | |||||
Aŭtomobila kodo | IK | |||||
Oficiala Municipokodo | 16070054 | |||||
Subdivido | 3 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Peter Urspruch | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Zimmergasse 42 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 628 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 49′ N, 11° 7′ O (mapo)50.82277777777811.1125Koordinatoj: 50° 49′ N, 11° 7′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 365 m | |||||
Areo | 22,60 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.vg-riechheimer-berg.de/mitgliedsgemeinden | |||||
Witzleben estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 628 loĝantojn. Najbaraj komunumoj estas Osthausen-Wülfershausen, Kranichfeld , Ilmtal kaj Bösleben-Wüllersleben. Witzleben konsistigas tri kvartaloj, nome Achelstädt, Ellichleben kaj historie kerna Witzleben.
Ĝia unua mencio estis inter 822 kaj 842 en registro de donacotaĵoj al la monakejo en Fulda.[1]
Witzleben estas la lulilo de la malnova turingia Dinastio Witzleben. Ilia burgo estas hodiaŭ forlasita loko troviĝinta ĉirkaŭ unu kilometrojn sude de la vilaĝo, sur Hobel kontraŭe al la supra Wolfstal-foso. Apartenis al la burgo granda bieno kavalira. Ĉe la okcidenta limo estis la mezepoka bieno Gommerstedt.
En la 19-a jarcento troviĝis enlageto ĉevalferoj, kiujn kelkaj taksas hunaj; estas ankaŭ la opinio ke temas ne pri restaĵoj de dronintaj rajdistoj sed simiple pri spuroj de iama ĉelageta forĝejo.[2] En 1923 aktivis agrikulture sur la bieno de 144 hektaroj la luprenanto E. Köllner.[3]
Je la fino de la 12-a jarcento konstruitis la kirkoturo, en la 12-a jc la kirkonavo. En la malfrua Mezepoko tre gravis la kultivado de isato, estas eĉ izatidmuelejo en Witzleben. Dum la Tridekjara milito la vilaĝanoj tre suferis. En 1797 incendio terure furiozis damaĝante preĝejon, ekleziajn registrojn, paroĥestrejon kaj la menciitan grandbienon.
Ĉe la fino de la Dua mondmilito koncentrejanoj pelitis fare de Schutzstaffel ankaŭ tra Witzleben; tomboj de 20 viktimoj de la nacisocialismaj taĉmentoj videblas sur la loka tombejo.[4]
En la 11-a de aprilo 1945 detruitis 140 kaj damaĝitis 70 konstruaĵoj de sume 300 per bombardatakoj. usonaj. En aŭtuno 1945 senproprietigitis la bieno fare de la komunistoj kaj la loĝejaj eroj eĉ malkonstruitis. En 1960 estiĝis la lastaj devigaj kolektivigoj. En 1967 instalitis granda grasigejo de porkoj (LPG Tierproduktion). En 1979 uragano sentegmentis multajn konstruaĵojn.
|