Wronki | |||||
Flago | Blazono | ||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Wronek | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | Distrikto Szamotulski | ||||
Komunumo | Komunumo Wronki | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Koordinatoj | 52° 42′ N, 16° 23′ O (mapo)52.716.383333333333Koordinatoj: 52° 42′ N, 16° 23′ O (mapo) | ||||
Areo | 5,81 km² | ||||
Loĝantaro | 11658 (en 2004) | ||||
Loĝdenso | 2 006,5 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 64-510 | ||||
Telefona antaŭkodo | 67 | ||||
Aŭtokodo | PSZ | ||||
TERYT | 4303924084 | ||||
Estro | Mirosław Wieczór | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Ratuszowa 5 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 64-510 | ||||
Telefono de estraro | 67 254-11-35 | ||||
Fakso de estraro | 67 254-11-35 | ||||
Poŝto de estraro | admin@wronki.pl | ||||
Komunuma retejo | http://www.wronki.pl | ||||
Wronki estas urbo en Grandpollando en Pollando. Ĝi apartenas al komunumo Wronki en distrikto Szamotulski. La urbo situas ĉe la rivero Varto kaj troviĝas 55 kilometrojn norde de Poznano.
En Wronki troviĝas la plej granda malliberejo en Pollando.
La unua mencio de Wronki devenas de 1251. En 1279 princo Przemysł la 2-a fondis monaĥejon. Laŭ historiistoj, Wronki ekhavis urborajtojn en tiu periodo[1]. En 1793 la urbo iĝis parto de la germana ŝtato Prusio, dum tiu tempo ekis multaj organizacioj, interalie unu el la plej maljuna volontula fajrobrigado en Pollando, formita en 1857. En 1894 konstruiĝis malliberejo. En 1918 la urbo denove iĝis pola.
En Wronki estas Wroniecki Ośrodek Kultury, kiu celas disvastigi kaj protekti kulturon. En strukturo de WOK funkcias:
La urbon reprezentas refondita en 2007 piedpilka klubo Błękitni Wronki, la antaŭanto de Amica Wronki, kiu trifoje gajnis la Polan Pokalon kaj dufoje venkis la Polan Superpokalon. Ĝi ankaŭ ludis en Ekstraklasa inter 1995 kaj 2006. En la urbo ekzistas kegloluda klubo Dziewiątka-Amica Wronki.[4]