Wynton Marsalis naskiĝis kiel dua el la ses filoj de ĵazpianistoEllis Marsalis kaj ties edzino Dolores kaj komencis ludi trumpeton en la aĝo de 12 jaroj. Spertojn pri tradicia ĵazo li kolektis kiel junulo en la bando de Danny Barker. Post la studo ĉe Juilliard-Muzikaltlernejo en Novjorko li membriĝis en 1980 je la ĵazbando Jazz Messengers de Art Blakey. Ekde 1982 Marsalis aktivas kiel soloisto kaj instruisto, je kio li sin dediĉas kaj al la ĵazo kaj al la klasika muziko. Ĵazverkisto Joachim Ernst Berendt juĝis pri li: "Ekde Dizzy Gillespie la trumpete en la ĵazo ne plu estis blovata per tia klara instrument-teknika majstreco kiel de Wynton Marsalis."[1]
Marsalis validas kiel treege konservema muzikisto, kiu rigore rifuzas multajn stilajn evoluojn de la ĵazo ekde la fino de la 60-aj jaroj – ekz. liberan ĵazon aŭ kunfandon. Tamen li partoprenis ekz. la sonregistradon de la komponaĵo laŭ la stilo de tria fluoEpitaph de Mingus kaj de la disko Lush Life: The Music of Billy Strayhorn de Joe Henderson. Kiel instruisto ĉe la novjorka Lincoln Center kaj estro de la tiea ĵazosekcio li akiris en la 1990-aj jaroj konsiderindan influon. Unu el liaj plej famaj kunbatalanto estas verkisto kaj publikigistoStanley Crouch. Li estis ankaŭ grava konsilanto por la televidserio de Ken Burns pri ĵazo, kiu ankaŭ estis kritikata pro sia limigita rigardo sur la ĵazhistorio.
Wynton Marsalis: Jazz - mein Leben. Von der Kraft der Improvisation, elangligita de Sabine Schmidt, Siedler Verlag 2010 ISBN 978-3-88680-934-9 (angla originalo: Moving to higher ground. How Jazz can change your life, Random House 2008)