Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Wängi (stacidomo) kaj Wängi Güterbahnhof (stacidomo). |
Wängi | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Münchwilen |
Geografia situo | CH1903: 713872 / 262124 (mapo)47.58.95Koordinatoj: 47° 30′ N, 8° 57′ O; CH1903: 713872 / 262124 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 4059 |
Areo | 16,4 km² |
Alteco | 470 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9545 |
Komunumkodo | 4781 |
Wängi estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 4 059 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Wängi situas ĉe la bordo de la rivero Murg meze inter Frauenfeld kaj Wil. Al la komunumo apartenas krom Wängi mem la municipoj Anetswil, Heiterschen, Jakobstal, Krillberg kaj Tuttwil.
La komunumo Wängi limas en nordoriento al Lommis, en oriento al Bettwiesen, en sudoriento al Münchwilen, en sudo al Eschlikon, en sudokcidento al Bichelsee-Balterswil, en okcidento al Aadorf, en nordokcidento al Matzingen, kaj en nordo al Stettfurt.
Wängi situas ĉe la trajnlinio de la Frauenfeld-Wil-Fervojo, kiu konektas la urbon Wil SG kun la kantona ĉefurbo. La komunumo disponas pri 5 haltejoj ĉe la linio. Okcidente de la komunumo pasas la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno, al kiu Wängi estas bone konektita. Dank' al sia bona trafiksituo en la najbareco de pluraj urboj Wängi estas ŝatata loĝloko de urbaj laboristoj.
La unua dokumenta mencio de Wängi datiĝas el la jaro 818 kiel Wengi. La unua skriba mencio de Anetswil aperis en dokumento, kiu datas supozeble el la jaro 904 kiel Adelnoteswilare. Bienposedanto en la municipoj de Wängi dum mezepoko estis la monaĥejoj Fischingen kaj Santo-Galo kaj la Grafoj de Togenburgo. Per la konkero de Turgovio fare de la Svisa Ĵurkomunumo ankaŭ Wängi falis en la jaro 1461 sub svisa servuteco kaj liberiĝis de la sklaveco nur per la Helveta Revolucio en la jaro 1798.
La hodiaŭa politika komunumo Wängi estis fondita la 1-an de januaro 1969 per la kunigo de la antaŭaj lokkomunumoj Wängi, Anetswil, Krillberg kaj Tuttwil. Lasta teritoria modifo okazis la 1-an de januaro 1996, kiam okaze de la turgovia komunumreformo estis fondita la nova politika komunumo Aadorf kaj ties antaŭaj du municipoj Heiterschen kaj Jakobstal estis ankaŭ aligitaj al la politika komunumo Wängi.
|