Wörterberg [vorterberg], hungare Vörthegy [vorthedj] estas malgranda komunumo en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando kaj ties distrikto Güssing. Berg kaj hegy havas la signifon "monto".
Wörterberg troviĝas inter montoj, laŭ flankaj vojoj. Dum la hungara erao tuj post la Unua Mondmilito ĝi troviĝis ĉe la aŭstra landlimo.
En 1910 vivis en la komunumo 612 homoj (600 germanoj, 7 kroatoj, 5 hungaroj). Ĝis la Traktato de Trianon Vörthegy apartenis al la Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), poste al Aŭstrio, kaj inter 1938-1945 al Nazia Germanio. En 2001 vivis en Wörterberg 495 homoj (467 germanoj, 14 hungaroj, 8 kroatoj kaj aliaj).