Władysław Taczanowski | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de marto 1819 en Lublino |
Morto | 17-an de januaro 1890 (70-jaraĝa) en Varsovio |
Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio ![]() |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando Rusia Imperio ![]() |
Okupo | |
Okupo | zoologo entomologo ornitologo kuratoro ![]() |
Władysław Taczanowski (1-a de marto 1819, Jabłonna – 17-a de januaro 1890, Varsovio) estis pola zoologo.
Membro de nobela familio el la regiono Poznań, Taczanowski estas konsiderata unu el plej gravaj eŭropaj zoologoj de la 19a jarcento. Edukita en Parizo, li laboris en muzeoj de Vieno, Berlino, Parizo kaj Londono kaj estis zorgisto de la zoologia departamento de la muzeo de la Universitato de Varsovio el 1862 ĝis sia morto. Taczanowski partoprenis en ekspedicio al Alĝerio kun Antoni S. Waga (1866-67) kaj verkis kelkajn gravajn studojn kiaj Birdoj de Pollando (1882) kaj Ornitologio de Peruo (1884-86).
Specioj nomitaj laŭ li estas la Tazanovska tinamo, la Junina grebo (Podiceps taczanowskii), la Tazanovska kuniklo (Agouti taczanowskii) kaj la Tazanovska ciprino (Ladislavia taczanowskii).