YSCC aŭ plene angle Yokohama Sports & Culture Club (japane 横浜スポーツ&カルチャークラブ, latinliterigo laŭ sistemo Hepburn Yokohama Supōtsu ando Karuchā Kurabu) estas japana profesia klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2014 apartenas al la 3-a divido de la Japana Ligo. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Jokohamo.