YaCy | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
serĉfasado de YaCy montrita per Firefox | |
Operaciumo | plursistema (Java) |
Programlingvo | Java |
Lingvo(j) | ĉefe germana; tradukita en la anglan, parte en la rusan, … |
Programtipo | Sencentra serĉilo |
Permesilo | GNU GPL |
Retejo | Oficiala retejo |
YaCy ([ja:si:]) estas libera sencentra serĉilo, kiun inventis grupo de aktivuloj, kiuj subtenas disvastiĝon de libera programaro. Malkiel aliaj popularaj serĉiloj, kiel Google kaj Bing, YaCy ne funkcias per uzado de kelkaj grandaj datum-centroj. Anstataŭ, ĝi funkcias per samtavola ŝutado (P2P). Sekve, diskaparatoj de la uzantoj estas uzataj por konservi datumojn pri enlistigitaj retejoj kaj aliaj dokumentoj. Konsekvence, cenzuri aŭ arbitre aliordigi serĉrezultojn fariĝas ege malfacila,[1] kaj la serĉilo ne difektiĝos forte pro fuŝiĝo de kelkaj serviloj.[2]
La programo estas verkita en Java. Elŝuteblas tri apartaj dosieroj kun la serĉilo por Vindozo, GNU/Linux kaj Mac OS X.[3] La rekomendata maniero por uzi la serĉilon estas elŝuti programon por funkciigi sian propran nodon de la reto de la serĉilo. En 2022 la serĉilo jam enlistigis pli ol 2,444 miliardojn da dokumentoj.[4]
La reto estas DHT (Distributed hash table); tian sistemon uzas ankaŭ multaj programoj por BitTorrent. Nuntempe nodo kun limigoj malŝaltitaj kaj funkcianta per potenca servilo povas ekhavi tre grandan indekson simple per akceptado de informoj de aliaj nodoj; tamen ju pli da nodoj estos, des (proporcie) malpli da informoj bezonos enteni ĉiu nodo. Aldone, ĉiu nodo povas esti uzita por traserĉi kaj konservi konkretajn retejojn en propra indekso, kiu povas esti daŭre kundividata publike.
La programo baziĝas sur retservilo, kiu samtempe estas kaŝmemoriga prokurilo. Per la retservilo oni povas aliri interfacon por serĉi aŭ administri la YaCy-nodon. La prokurilo kunhavigas sian kodon kun la indeksroboto, kio signifas, ke ĉiuj vizititaj retpaĝoj, kiuj ne estas personigitaj, estos aŭtomate indeksitaj. YaCy uzas ekde la versio 1.04.9097 Apache Solr. Aldone provizas la YaCy-reto proprajn domajnojn, kiuj estas atingeblaj per la prokurilo.
YaCy distingas inter kvar tipoj de siaj nodoj:
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo YaCy en la germana Vikipedio.