YPF [iPOfo] en Esperanto kaj [ipeFE] en la hispana[1] (akronimo de Yacimientos Petrolíferos Fiscales, nome Fiskaj Naftokuŝejoj) estas entreprenoargentina[2] dediĉita al la esplorado, ekspluatado, rafinado, distribuado kaj vendado de petrolo, nafto kaj ties produktoj derivitaj kiaj benzino, dizeloleo ktp. Temas pri la plej granda entrepreno de Argentino kaj la tria naftentrepreno plej granda de Sudameriko, kiu dungas rekte aŭ nerekte pli ol 46.000 personojn en la tuta lando. Ĝi estis fondita kiel ŝtata entrepreno en 1922, dum la prezidenteco de Hipólito Yrigoyen, kaj ĝi iĝis la unua granda naftentrepreno vertikale integrita de la mondo.[3] Ties ideologo kaj unua direktoro estis la kolonelo Enrique Mosconi. En 1992 ĝi estis ŝtatigita, dum la prezidenteco de Carlos Saúl Menem. En 1999 ĝi estis akirita de la hispanaRepsol, kiu prenis kontrolon de 97,81% de YPF post partopreno en la publika propono por akiro (OPA) de la argentina entrepreno[4] per kvanto de ĉirkaŭ 15.000 milionoj de dolaroj.[5] En 2012, la prezidentinoCristina Fernández de Kirchner anoncis la sendon al la CKngreso de projekto por ekspropriigi la 51% de la akcia kapitalo de YPF. Tiu projekto estis konvertita en leĝos la 3-a de majo tiujare, kaj la argentina ŝtato prenis kontrolon super la entrepreno.[6][7][8]