Yaesu Musen | ||
---|---|---|
Yaesu Musen | ||
![]() | ||
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 1956 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Kabushiki-gaisha (Akcia kompanio) | |
Fondita | en 1956 | |
Fondintoj | Sako Hasegawa vd | |
Sidejo | Shinagawa, Tokio | |
Lando | Japanio | |
Estr(ar)o | Jun Hasegawa | |
Agokampo | Amatora radio, sendriceviloj, elektroniko | |
TTT | www.yaesu.com | |
Yaesu Musen K.K. elp. Jaesu Musen, japane 八重洲無線株式会社, Yaesu Musen Kabushiki-gaisha) estas japana kompanio, kiu fabrikas sendricevilojn por amatora kaj profesia radio.
La kompanio estis fondita en 1956 de la radioamatoro Sako Hasegawa, kiu havis la voksignon JA1MP. La originala nomo de la kompanio estis K.K. General Terebi Service (株式会社ゼネラルテレビサービス, Kabushiki-gaisha Zeneraru Terebi Sābisu) en Ōta, Tokio. En 1964 la kompanio translokiĝis al Yaesu, urboparto de Tokio situanta oriente de la fervoja ĉefstacio Tokio. Tiam la nomo de la kompanio estis ŝanĝita al Yaesu Musen K.K..[1] La signifo de Yaesu Musen estas Yaesu Radio.
En la komenco la kompanio ĉefe okupis pri sendriceviloj por amatora radio por mallongaj ondoj.
Ekde 1963 Yaesu aparatoj estis venditaj en germanio per la kompanio Sommerkamp, kelkajn jarojn poste per la kompanio Richter & Co/ Ricofunk en Düsseldorf kaj Hannover. En 19.. Ricofunk estis transprenita de Stabo Elektronik, Hildesheim.
En diversaj landoj de Eŭropo similaj aranĝoj kun importkompanioj ekzistis.