Yishai Sarid | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
ישי שריד | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1965 (60-jaraĝa) en Tel-Avivo, ![]() | ||||
Lingvoj | moderna hebrea • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Israelo ![]() | ||||
Alma mater | John F. Kennedy School of Government (en) ![]() Hebrea Universitato de Jerusalemo ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | Yossi Sarid ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto juristo advokato oficiro ![]() | ||||
Laborkampo | Juro, armearo kaj literaturo ![]() | ||||
Aktiva en | Tel-Avivo vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yishai Sarid (hebree ישי שריד, esperantigita Jiŝaj Sarid) (naskita 1965) estas israela verkisto kaj advokato [1].
Lia dua verko, Limasolo, iĝis tutmonda furorlibro [2] kaj la Tria iĝis la ĉeftemo de publika kaj literatura diskuto en Israelo kaj ricevis la Bernstein Literaturan Premion. Lia kvina verko, Monstro de Memoro, estis inkludita en la New York Times listo de la 100 plej bonaj verkoj de 2020 [3].
En 2023, Sarid ricevis la Premion Levi Eshkol por hebrelingvaj verkistoj kaj sciigis ke li donacas ĝin al The Parents Circle-Families Forum, organizaĵo de palestinaj kaj israelaj familioj kiuj perdis unuarangajn familianojn al la konflikto.
Sarid estas la filo de israela novaĵankro kaj politikisto Jossi Sarid. Li militservis kiel spionoficiro en la israela armeo antaŭ studado de juro en la Hebrea Universitato de Jerusalemo [4] kaj poste publika administrado ĉe Universitato Harvard. Li poste laboris kiel prokuroro antaŭ iĝi privata advokato.
De 1994 ĝis 1997, li laboris por la registaro kiel asistanta policadvokato en Tel-Avivo, esplorante krimprocesojn. Sarid ricevis Magistron pri Publika Administrado (MPA) de la J.S. Kennedy Harvard University (1999). Li nuntempe laboras kiel advokato, praktikante ĉefe civilan kaj administran juron.
Kune kun lia jura kariero, Sarid estas implikita en literatura verkado kaj publikigis sep romanojn ĝis nun.