Yvette Horner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Yvette Marie Eugénie Hornère |
Naskiĝo | 22-an de septembro 1922 en Tarbes |
Morto | 11-an de junio 2018 (95-jaraĝa) en Courbevoie |
Tombo | Saint John Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Toulouse Conservatory school (en) |
Familio | |
Edz(in)o | René Droesch (en) (1947–1986) |
Okupo | |
Okupo | muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.yvettehorsnorme.com/ |
Yvette Horner, (realnome Yvette Hornère) (naskiĝis la 22-an de septembro 1922 en Tarbes, mortis la 11-an de junio 2018 en Courbevoie[1]) estis franca akordionistino[2].
Post kiam ŝi gajnis mondpokalon de akordiono en 1948, ŝi akiris grandan premion de disko de "Akademio Charles-Cros" en 1950 dank' al albumo Le Jardin secret d'Yvette Horner. Ŝi fariĝis populara akompanante karavanon de Tour de France 11-foje. Dum ŝia kariero, 70 jarojn longa, Yvette Horner ludis pli ol du mil koncertojn kaj faris 150 diskojn, kies totalaj vendoj sumiĝas al 30 milionoj da ekzempleroj.