Zabakuck [CAbakuk] estas eksa komunumo kaj ekde la 1-a de januaro 2010 parto de la urbo Jerichow [JE:riho:] en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Jerichower Land de la federacia landoSaksio-Anhalto, x kilometrojn okcidente de la urbolimo de Berlino. Fine de la jaro 2008 la tiutempa komunumo havis 209 loĝantojn. Al ĝia areo tiam krom la ĉefa loĝloko Zabakuck apartenis ankaŭ la loĝloko Güssow.
La loknomo cetere estas laŭ deveno slava kaj signifas proksimume "voranto(j) de ranoj". Tio ne celas la homojn de la loko, sed la multajn cikoniojn kaj aliajn birdojn, kiuj en la malsekejoj ĉirkaŭ la rivero Havel intense ĉasas ranojn.