Zabełków | |
germane: Zabelkau, 1936-1945 germane: Schurgersdorf, ĉeĥe: Zabelkov | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Zabełków | |
Ŝtato | Pollando |
---|---|
Provinco | Silezia Provinco |
Distrikto | Distrikto Racibórz |
Komunumo | Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo) |
Historiaj regionoj | Silezio, Prusio, Tria regno |
Najbaras kun | Kopytov Ĉeĥio |
Riveroj | Odro, Bełk |
Situo | Zabełków |
- koordinatoj | 49° 56′ 28″ N 18° 18′ 51″ O / 49.94111 °N, 18.31417 °O (mapo) |
Loĝantaro | 871 (2008) |
Unua skribmencio | 1340 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 47-460 |
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 |
Aŭtokodoj | SRC |
Situo enkadre de Pollando
| |
Situo enkadre de Silezia provinco
| |
Vikimedia Komunejo: Zabełków | |
Retpaĝo: www.zabelkow.pl | |
Zabełków (ĉeĥe Zabelkov, germane Zabelkau) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).
En la suda parto de la komunumo situas Zabełków. La vilaĝo estiĝis en la 14-a jarcento kaj ekde la jaro 1428 ĝi apartenis al bohumína graflando kaj en la paso de jarcentoj posedantoj de Zabełków senĉese alternis. Ekde la jaro 1844 ĝis eksplodo de la dua mondmilito la vilaĝo estis posedaĵo de familio Rothschildidoj. Ĝis la jaro 1818 la vilaĝo apartenis en distrikto Pszczyna (legu: Pŝĉina) kaj ties parto de grandbienoj poste ĝis prusia-bohumína distrikto. Pli malfrue la vilaĝo apartenis al distrikto Racibórz.
En la jaro 1795 estis konstruita en la vilaĝo lernejo, kiu estis en la jaro 1862 alikonstruita. Unu el la plej belaj memorigaĵoj de ligna arkitekturo en Regiono Racibórz estis preĝejo de Patrino dia anĝela el la 18-a jarcento.
Zabełków estas naskoloko de unua silezia vojevodo Józef Rymer. Post la jaro 1922 la vilaĝo restis parto de Germanio. En la intermilita periodo ĉi tie ekzistis pola lernejo kaj Asocio de poloj en Germanio.
En la ĉirkaŭaĵo de Zabełków kaj Chałupki rivero Odro kreas pentrindajn kaj unikajn meandrojn. La malnova riverfluejo favore influas estiĝon de novaj sidejoj de kreskaĵoj kaj bestoj kiel rezulto de rekta procedo. La bordojn surkreskas marĉejozaj kreskaĵaroj. La meandroj de Odro estas enskribitaj en Eŭropa ekologia Reto Natura 2000.
|