Zalaapáti estas vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Keszthely. Apát kaŝiĝinta en la loknomo signifas: abato.
Zalaapáti situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Zala (rivero), laŭ ĉefvojo Keszthely-Lenti. Grava ponto estas tra la rivero. Pacsa troviĝas 9, Hévíz 11, Keszthely 14, Zalakaros 24, Zalaegerszeg 28 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1273. Post la mezepoko la vilaĝo senhomiĝis pro oftaj atakoj de la turkoj. La refondiĝo okazis en la 18-a jarcento. En 1945 oni malpermesis funkciadon de la abatejo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, 2 restoracioj, 3 gastejoj.
|