Zaouli

Dancisto de zaouli

Zaouli estas tradicia danco de membroj de nacio Guro el la centra parto de Ebur-Bordo. La masko, kiun la dancistoj uzas dum ĝi, estis kreita en la jaro 1950, onidire inspirita de knabino de nomo "Djela Lou Zaouli",[1] kio signifas Zaouli, filino de Djela.[2] Tamen da okazintaĵoj pri la deveno de la masko estas pluraj kaj ili reciproke diferenciĝas. Ĉiu masko povas havi sian propran simbolan historion.[3]

Ĉiu guroa vilaĝo havas sian propran danciston de zaouli (ĉiam temas pri viro), kiu dancas dum sepultoj kaj festoj.[4] Guroj kredas, ke la danco plialtigas fekundecon en la vilaĝo, en kiu ĝi estas farata, kaj ili konsideras ĝin kiel ilo unuiganta la tutan nacion kaj sekve la tutan landon.

En populara kulturo[redakti | redakti fonton]

La brita kantistino M.I.A. envicigis dancon zaouli en sian videon Matahdatah Scroll 01: Broader Than A Border.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]