Zbýšov estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas sudokcidente de Brno en Boskovica sulko. Vivas ĉi tie 3 680 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Babice u Rosic, Zakřany, Kratochvilka, Oslavany kaj Neslovice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1280. Ĝis la jaro 1820 Zbýšov estis (iam ankaŭ Zbejšov) sensignifa domaro. Sed ekde tiu ĉi jaro ĉi tie komencis minadon de nigra karbo la unua minadista kompanio Rahnova, pli poste nomita Amo Dia. Ekde tiu tempo la signifo de Zbýšov kaj la tuta regiono kreskis. En la jaro 1965 estis al Zbýšov donita statuso de urbo. En la jaro 1969 estis komencita trafiko de moderna minejo Jindřich II (en la loko de eksa minejo Jindřich I) kun ordigejo de karbo, kiu fariĝis la plej profunda (1550 m) nigrakarba minejo en Mez-Eŭropo. Al pluaj signifaj minejoj en la urbo kaj la proksima ĉirkaŭaĵo apartenis Simson, Antonín kaj ankaŭ Anna, unu el la plej malnovaj ŝaktoj el komenco de la 19-a jarcento. La rapida evoluo de la urbo estis finita komune kun finigo de la minado de nigra karbo en la tuta Nigrakarba regiono Rosice-Oslavany komence de la 1990-aj jaroj.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 1 051 |
---|
1880 | 1 328 |
---|
1890 | 1 624 |
---|
1900 | 1 796 |
---|
1910 | 1 884 |
---|
1921 | 1 894 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 2 028 |
---|
1950 | 2 215 |
---|
1961 | 3 871 |
---|
1970 | 4 358 |
---|
1980 | 4 484 |
---|
1991 | 4 257 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 3 940 |
---|
2014 | 3 841 |
---|
2016 | 3 840 |
---|
2017 | 3 802 |
---|
2018 | 3 786 |
---|
2019 | 3 784 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 3 775 |
---|
2021 | 3 656 |
---|
2022 | 3 684 |
---|
2023 | 3 687 |
---|
2024 | 3 680 |
---|
Sudoriente de la urbo, sur katastro de Padochov, situas naturmemorindaĵo Rybičková skála, kiu estas valora paleontologia loko. Ĉi tie estis malkovrita vertebro de praepoka herbovorula reptilio de genro Edaphosaŭro.