Zduhaĉo (serbeздухаћ, ветрогоња, вједогоња, вјетровњак, облачар, градобранитељ, виловити, змајевити) laŭ serbaj kaj montenegraj popolaj kredoj estas homo aŭ besto, havanta dajmonajn ecojn. Zduhaĉo povas batali kontraŭ malbona vetero, defendante sian teritorion kontraŭ atakoj de aliaj atmosferaj dajmonoj. Li (aŭ ŝi) havas du animojn; dum dormado animo de la zduhaĉo forlasas lian korpon kaj, irante al la lukton kontraŭ dajmonaj oponantoj, kondukas ventojn kaj forpelas hajlajnnubojn.[1]