Zeytinbağı, jen turke, historie greke Βρύλλειον, Brilleion, kaj Τρίγλια aŭ Τρίγλεια, Trigl(e)ia, ĝis 2012 estis urbo en la azia parto de Turkio. Ekde 2013 ĝi renomiĝas Trilye (la nomon kiu referencis al la malnova greka nomo ĝi jam havis ĝis 1963) kaj estas kvartalo de la banloka urbo Mudanya. Ĝi situas en la provinco Bursa. Post la interŝanĝo de loĝantaro inter Grekio kaj Turkio 1923 en la eksa urbo, kies greka loĝantaro estis forigita, restis nur malmultaj turkaj loĝantoj: laŭ la stato de 2018 en la eksa urbo vivis 1506 loĝantoj kaj en 2022 estis 1409.
- [http:// Oficiala retejo] (turke)