Zianon Pazniak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1944 (80-jaraĝa) en Subotniki |
Lingvoj | belorusa |
Ŝtataneco | Belorusio Belorusa Soveta Socialisma Respubliko |
Alma mater | Belorusia Ŝtata Akademio de Arto |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Stanislau Pazniak (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto arthistoriisto arkeologo politikisto poeto publikigisto |
TTT | |
Retejo | http://pazniak.info/ |
Zianon Pazniak (beloruse Зянон Станіслававіч Пазняк[a], ruse Зенон Станиславович Позняк, pole Zienon Stanisławowicz Pozniak; naskiĝis la 24-an de aprilo 1944 en Sobotniki (Hrodna regiono, ĉe la landlimo kun Litovio) estas belorusa arkeologo, politikisto kaj socia aganto, unu el gvidantoj de la belorusa nacia movado de la komenco de demokratiaj procesoj en Belorusio en 1988; fondinto de kontraŭkomunista kaj porsendependeca partio Belorusa Popola Fronto (Беларускі Народны Фронт, Bielaruski Narodni Front, BNF); malkovrinto de amasaj tomboj de la viktimoj de la soveta NKVD en Kurapaty; en la jaroj 1990–1996 parlamentano al Supera Konsilio de Belorusa SRR/Supera Konsilio de Belorusa Respubliko de la 12-a kadenco; prezidanto de Opozicio BNF – parlamenta frakcio BFL; aŭtoro de pluraj libroj kaj artikoloj pri historia kaj politika temaro, kaj ankaŭ versaĵoj; kandidato de la scio pri arto; de 1996 en emigracio.