Ziegler - prononco [CI:Gla] - estas germanlingva familia nomo. Ĝi rilatas al la vorto Ziegel = briko kaj signas la historian profesion de brikfaristo aŭ brikisto.
Ĝis nun ekzistas esperantlingvaj biografioj pri
- Alexander Ziegler (n. en 1822 en Ruhla, m. en 1887 en Wiesbaden), germana tramonda vojaĝisto, ekonomikisto kaj kortega konsilisto
- Bernhard Ziegler (1496-1552), germana teologo kaj hebreisto,
- Hans Ziegler (1464-1550), svisa politikisto kaj urbestro de Schaffhausen,
- Jakob Ziegler aŭ latine Iacobus Lateranus (1470-1549), germana latinlingva humanisto, matematikisto, geografo, teologo, kartografo kaj astronomo
- Jean Ziegler (n. en 1934 en Thun), svisa iama profesoro de sociologio ĉe la Universitato de Ĝenevo kaj de Parizo
- Károly Ziegler (n. en 1898 en Koloĵvaro, m. en 1985 en Budapeŝto), hungara inĝeniero
- Károly Ziegler (n. en 1872 en Marosvásárhely, m. en 1937 en Budapeŝto), hungara kuracisto
- Paul Ziegler von Ziegelberg (1471-1541), romkatolika episkopo de Chur
- Siegfried Ziegler (n. 1902 en Essen, m. en 1984 en Seefeld), germana geografo, esperantisto kaj politikisto, la unua postmilita prezidanto de Germana Esperanto-Asocio
- Sven Ziegler (n. en 1935 en Kopenhago), dana esperantisto kaj kortuma prezidanto en Kopenhago