Zierotin (ĉeĥe Žerotínové, esperantigite: Ĵerotinoj, antaŭe en malnovĉeĥa lingvo ankaŭ Zierotinové) estis moravia nobela familio kun pli posta bohemia branĉo.
Ladislav Velen ze Žerotína (1579–1638). Ambaŭ efikis aktive en partio de nobelaro en tempo de nobelara ribelo. Ladislav Velen junaĝe travojaĝis la tutan Eŭropon; li studis en Bazelo. Li vivis plenvive de renesanca nobelo-kavaliro, dum kio religiaj kaj politikaj problemoj preterpasis lin. Tiutempe li proprumis Moravská Třebová kaj la urbo eĉ kun la kastelo fariĝis en 16-a kaj la 17-a jarcentŝanĝo centro de klereco. Li ĉirkaŭis ĉi tie de kuracistoj, astronomoj, natursciencistoj, alkemiistoj ka. Sed en la tempo de ribelo li stariĝis frunte de rezistmovado de moraviaj nobelaroj kaj li estis elektita landa hetmano. Post malvenkita Batalo sur Blanka monto li foriris en Hungaran reĝlandon kaj li apartenis al ĉefaj reprezentantoj de la bohemia elmigrado.
Bartoloměj ze Žerotína (†1644), filo de Ladislav Velen ze Žerotína. Lia edzino estis Marie Kateřina (23-an de februaro 1621 - 1664), duonfratino el la unua geedzeco de duonpatrino Anna Maximiliana el Oppersdorff (1587, Kosel, Germanio – 1657, Elblag, Varmia-Mazuria provinco, Pollando). Li havis kvar infanojn: Zuzana Kateřina, Jan, Benign Maxmilian kaj Václav.
Bernard ze Zierotina (†1665) posedanto de nobelara senjorujo Falkenberg en Silezio