![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specio
| ||||||||||||
Vidu artikolon | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Zigadeno (latine Zigadenus) [1] (Zigadenus) nun estas unuspecia genro, Zigadenus glaberrimus, nomata "Sandbog Deathcamas" ("Sablomarĉa Mortkamasio") en la angla. Antaŭe, la genro enhavis multajn aliajn speciojn, kiujn oni nun distribuis al kvin apartaj genroj pro la celo monofiletikigi la nomenklaturon. Ĝenerale ili nomiĝas "mortkamasioj" aŭ "stelaj lilioj". La termino "mortkamasio" aludas ilian aspektan similecon al la kamasioj; sed la kamasioj estas manĝeblaj, dum la mortkamasioj povas esti mortige toksaj.
Antaŭ la reklasifiko lastatempe instigita (ekzemple de la Angiosperma Kladika Grupo) pro la deziro monofiletikigi la botanikan nomenklaturon, oni klasifikis la zigadenojn laŭ videblaj trajtoj: ses petaloj, kreskado el bulbo aŭ rizomo, ktp. Oni klasifikis la genron en la familio lilia (liliacoj). La genro enhavis pli ol 20 speciojn, nun disigitajn en kvin genrojn.
laŭ la rekomendoj de Zomlefer kaj Judd (2002)[2]