Zika febro | |
---|---|
infekta malsano • malsano | |
Erupcio dum Zika infekto | |
KIM-10 | U06 |
Zika febro (ankaŭ nomata Zika virusa malsano kaj simple Zika) estas infekta malsano kaŭzata de la Zika viruso.[1] La plimulto da kazoj montras neniujn simptomojn, sed kiam estas simptomoj, ili plej ofte estas malseveraj, kaj povas simili tiujn de Dengo.[1][2] Inter la simptomoj povas esti febro, konjunktivito (ruĝaj okuloj), artrito/artiko-doloroj, kapdoloro kaj makul-papula erupcio.[1][3][4] Simptomoj ĝenerale daŭras malpli ol sep tagojn.[3] Zika malsano ne kaŭzis iun ajn raportitan morton dum la unua infekto.[2] Infektiĝo dum gravedo povas kaŭzi mikrocefalion kaj aliajn cerbajn misfunkciojn ĉe kelkaj beboj.[5][6] Infektiĝo ĉe plenkreskuloj ligiĝis al la Sindromo Guillain-Barré (GBS).[2]
Zika febro ĉefe transdoniĝos per la piko de moskitoj (kuloj) de la genro Aedo.[3] Ĝi ankaŭ povas esti transdonita per seksumado, kaj eble plivastigita per sangotransfuzo.[3][7] Infektiĝoj ĉe gravedaj virinoj povas transiĝi al la bebo.[5][6][8] Oni diagnozas la malsanon per provo de la sango, urino, aŭ salivo de malsanulo por la ĉeesto de la RNA de la Zika viruso.[1][3]
Malebligo temas pri malplioftigo de moskito-pikoj en lokoj, kie la malsano okazas, kaj pri ĝusa uzo de kondomoj.[3][7] Inter la klopodoj por malebligi pikojn estas la uzo de insekt-forpelaj substancoj, kovro de la plimulto de la korpo per vestoj, kontraŭ-moskitaj retoj, kaj la forigo de senmova akvo kie la moskitoj reproduktiĝas.[1] Estas neniu efika vakcino.[3] Publik-sanaj oficialuloj rekomendas, ke virinoj en lokoj, kie okazas la Zika virusa amas-infektiĝo de 2015-2016, konsideru prokrasti gravediĝon, kaj ke gravedaj virinoj ne vojaĝu al tiuj lokoj.[3][9] Kvankam ne estas preciza kuracado, aspirino (acetaminofeno) povas helpi kun la simptomoj.[3] Enhospitaligo malofte estas bezonata.[2]
La viruso, kiu kaŭzas la malsanon, unue izoliĝis en 1947.[10] La unua dokumentigita amas-infektiĝo inter homoj okazis en 2007 en la Federacio de Mikronezio.[3] Je januaro de 2016, la malsano okazis en dudek regionoj de Ameriko.[3] Oni scias, ke ĝi ankaŭ okazas en Afriko, Azio, kaj la Pacifika Regiono.[1] Pro ekinfektiĝo, kiu komencis en Brazilo en 2015, la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris ĝin Publik-Sana Krizo de Internacia Okupiĝo en februaro 2016.[11]
La plimulto de infektitaj homoj aŭ ne montras simptomojn, aŭ montras malmultajn.[12] Krome, la plej oftaj signoj kaj simptomoj de Zika febro estas febro, erupcio, konjunktivito (ruĝaj okuloj), doloro ĉe muskoloj kaj artikoj, kaj kapdoloro, kiuj estas similaj al signoj kaj simptomoj de dengo kaj ĉikungunja febro.[13] La tempodaŭro inter pikiĝo de moskito kaj disvolviĝo de simptomoj estas ĝis nun nekonata, sed plej eble estas inter kelkaj tagoj kaj semajno.[14] La malsano daŭras dum pluraj tagoj ĝis semajno, kaj ĝenerale estas sufiĉe milda, ke homoj ne devas enhospitaliĝi.[1][15]
Pro aparteno al la sama familio, kiel dengo, oni maltrankviliĝas pro zorgo, ke ĝi povus kaŭzi similajn sangigajn malsanojn. Tamen, tio dokumentiĝis en nur unu kazo, kun sango vidata en spermo, ankaŭ nomata hematospermio.[16]
Zika-virusaj infektiĝoj ligiĝis kun la Sindromo Guillain-Barré (GBS), kiu estas rapida komenco de muskola malforto kaŭzata de la damaĝigo de la periferia nerva sistemo, kaj kiu povas progresi ĝis paralizo.[17] Kvankam ambaŭ GBS kaj Zika infektiĝo povas okazi samtempe ĉe la sama homo, estas malfacile certe identigi la Zikan viruson kiel la kaŭzo de GBS.[18] Pluraj landoj influataj de Zika-virusaj infektiĝoj raportis pliigojn en la nombro da novaj kazoj de GBS. Dum la Zika-virusaj amasinfektiĝoj en 2013-2014 en Franca Polinezio, estis 42 raportitaj kazoj de GBS dum 3-monata tempo, kompare kun inter 3 kaj 10 jare antaŭ la amasinfektiĝo.[19] Oni raportis pri tri mortokazoj rilataj al GBS en Kolumbio.[20]
La malsano transoniĝas de patrino al infano ĉe la utero, kaj povas kaŭzi plurajn problemojn, plej notinde mikrocefalion ĉe la bebo. Ĝis aprilo 2016, la plena gamo da fetaj misformiĝoj kaŭzitaj de patrina infektiĝo estis nekonata, sed verŝajne estas oftaj, kun nenormalaĵoj vidataj ĉe ĝis 29% de ultrasonografiaj bildoj.[21] Observataj ligoj inkluzivas mikrocefalion, okulajn nenormalecojn, kiel koroido-retina cikatriĝo,[22] kaj feta hidropso, kie estas nenormala akumuliĝo de fluaĵo en la feto.[23]
Ne estas bone komprenata, ĉu la stadio de gravedo, ĉe kiu la patrino infektiĝas, influas la riskon al la feto, nek ĉu povas esti aliaj risko-faktoroj, kiuj influas rezultojn.[5][6][8] Unu grupo taksas la riskon de estiĝo de mikrocefalio ĉe bebo je proksimume 1% kiam la patrino estas infektita dum la unua trimestro, kun la risko de estiĝo de mikrocefalio necerta post la unua trimestro.[24] Ankaŭ kvinono de beboj influitaj povas esti normalaj, sed fakte havis cerbajn nenormalaĵojn, kaj infektiĝo ĉe novnaskitoj ankaŭ povas konduki al cerbo-difektiĝo[25]
La patofiziologio de mikrocefalio kaŭzita de la Zika virus ne estas konata, kaj estis temo de vigla esplorado je la fino de 2016.[26]
Zika viruso estas moskito-portita flaviviruso proksime rilatita al denga viruso. Dum moskitoj estas la transdonantoj, la rezervuja specio restas nekonata, kvankam serologiaj indikoj troviĝis en okcident-afrikaj makakoj kaj ronĝuloj.[27][28]
Transdono okazas per la piko de moskitoj (kuloj) de la Aeda geno, ĉefe Aedes aegypti en tropikaj regionoj. Ĝi ankaŭ estis izolita de A. Africanus, A. Coargenteus, A. Luteocephals, A. Vitattus kaj A. Furcifer.[27] Dum la 2007 ekinfektiĝo sur Insulo Yap en la Suda Pacifiko, Aedes hensilli estis la transdonanto, dum Aedes polynesiensis disvastigis la viruson en la franca Polynezio en 2013.[29]
Seksumada transdono de la Zika viruso de viroj al virinoj dokumentiĝis en almenaŭ 4 kazoj, kun enketoj de la Usonaj Centroj pri Kontrolo de Malsanoj progresantaj pri kelkaj pliaj kazoj.[30][31][32] Zika viruso ankaŭ izoliĝis el spermo-specimenoj.
Ne estas klare videbla, kial viruso-niveloj ĉe spermo povas esti pli altaj, ol ĉe aliaj korpoj fluaĵoj, kaj estas ankaŭ ne klara, kiom longe infektiga viruso povas resti en spermo. La CDC (Usonaj Centroj pri Kontrolo de Malsanoj) rekomendis, ke viroj kun Zika febro esperu almenaŭ 6 monatoj, antaŭ ol provi gravedigon.[33] Ĝis nun estis neniu raporto pri kazo de seksumada transdono de virinoj al iliaj sekskunuloj.[34] Anusa seksumado kaj vagina seksumado povas ankaŭ transdoni la malsanon.[35]
Kazoj de vertikala transdono de patrinoj al fetoj raportiĝis.[36] La CDC rekomendas, ke virinoj kun Zika febro atendu almenaŭ 8 semajnojn post kiam ili ekspertas simptomojn de malsano, antaŭ ol provi koncipi.[33] Ne estis raportitaj kazoj de transdono per mamnutrado, sed infekta viruso troviĝis ĉe mamolakto.[37]
Samkiel aliaj flavivirusoj, ĝi eble povus transdoniĝi per sangotransfuzo, kaj pluraj koncernaj landoj faris strategiojn, por kontroli por la malsano ĉe sango-donantoj.[15][38] La viruso detektiĝas en 3% de sensimptomaj sangodonanoj en Franca Polinezio.[39]
Estas malfacile diagnozi Zika virusan infektiĝon surbaze sole de klinikaj signoj kaj simptomoj, nur pro la simileco al la simptomoj de aliaj arbovirusoj, kiuj estas oftaj en similaj regionoj.[40][41] La usonaj Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj konsilas, ke "surbaze de la tipaj klinikaj trajtoj, la diferenca diagnozo por la Zika virusa infekto estas vasta. Krom dengo, aliaj konsideroj inkluzivas leptospirozon, malarion, riketsion, sterptokokon de grupo A, rubeolon, morbilon, kaj parvovirusajn, enterovirusajn, adenovirusajn, kaj alfavirusajn infektiĝojn (ekz-e ĉikungunjo, Majaro, Ross Rivero, Barmah Arbaro, O'nyong-nyong kaj Sindbis virusoj)."[42]
Ĉe malgrandaj kazo-serioj, rutinaj ampleksaj metabolaj ekzamenaroj kaj tutaj sango-ekzamenaroj estis normalaj ĉe la plimulto da pacientoj. Oni raportis, ke kelkaj spertas mildan leŭkopenion, trobocitopenion, kaj pliigita transaminazoj ĉe la hepato.[43]
La Zika viruso povas esti identigita de Inversa Transskribo kaj PĈR en severe malsanaj malsanuloj. Tamen, la periodo de eniro de la viruso en la sangon povas esti mallonga kaj la Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas, ke Inversa Transskribo kaj PĈR-esploroj fariĝu je serumo kolektita ene de 1 ĝis 3 tagoj post la apero de simptomoj, aŭ je salivo aŭ urino kolektita dum la unuaj 3 ĝis 5 tagoj.[44][29] Per la takso de specimen-paroj, oni trovis la Zika-viruson pli ofte ĉe salivo, ol ĉe sero.[43] Oni povas kolekti urin-specimenojn ĝis 14 tagoj post la komenco de simptomoj, ĉar oni vidis, ke la viruso pli longe vivas en urino, ol en aŭ salivo aŭ sero.[45] La plej longa daŭro de detektebleco de la viruso estis 11 tagoj, kaj Zika viruso verŝajne ne fariĝas latenta.[46]
Poste, oni povas utili serologion por trovi precizajn IgM kaj IgG antikorpojn. IgM povas detektiĝi dum la unuaj 3 tagoj post la ekkomenco de malsano.[27] Serologiaj inter-reagoj kun proksime rilatitaj flavivirusoj, kiel dengo kaj okcidentnila febro tiel kiel vakcinoj kontraŭ flavivirusoj eblas.[44][47][48] Komercaj provoj por diagnozi la Zikan febron estas haveblaj, sed ĝis nun ne aprobiĝis de la Usona Manĝo kaj Drogo Servo.[40][49]
La Usonaj Centroj pri Malsan-Kontrolo kaj -Prevento (CDC) rekomendas, ke kelkaj gravedaj virinoj ekzameniĝu, eĉ se ili ne montras simptomojn de infektiĝo. Gravedaj virinoj, kiuj vojaĝis en koncernajn landojn ekzameniĝu inter du kaj dek du semajnojn post kiam ili revenas de vojaĝado.[50] Pro la malfacilaĵoj pri la mendado kaj interpretado de la ekzameni por la Zika-viruso, la CDC rekomendas, ke kuracado-proviziantoj kontaktu iliajn lokajn departementojn pri sano por helpo.[50] La CDC rekomendas, ke virinoj, kiuj loĝas en la koncernaj regionoj ekzameniĝu je la unua antaŭ-naska vizito ĉe kuracisto, kaj ankaŭ dum la mezo de la dua trimestro, tamen ĉi tiu povas alĝustiĝi surbaze de lokaj rimedoj kaj la loka ofteco de la Zika viruso.[50] Pliaj ekzamenoj fariĝu, se estas iu ajn signo de la Zika virusa malsano. Virinoj, kun pozitivaj rezultoj ĉe la Zika-virusa ekzameno, havu siajn fetojn kontrolitajn per Sonografio ĉiu tri aŭ kvar semajnoj por kontroli la fetan korpon kaj kreskon.[50]
Por beboj, ĉe kiuj Zika virusa malsano suspektiĝas, la CDC rekomendas ekzamenadon per kaj serologiaj kaj molekulaj ekzamenoj, kiel PĈR, IgM ELISA kaj "Plaque"-reduktiĝo neŭtraliga provo (PRNT).[51] PĈR de la sero kaj urino de la bebo fariĝu dum la unuaj du tagoj de la vivo.[51] Novnaskitoj kun patrino, kiu eble infektiĝis, kaj kies sango-provoj montras la ĉeeston de la viruso, aŭ kiuj havas mikrocefalion aŭ enkraniajn kalciiĝojn devas plue ekzameniĝi per plena fizika ekzameno por neŭrologiaj nenormalaĵoj, misformitaj trajtoj, trogranda lieno, trogranda hepato, kaj erupcio aŭ aliaj haŭtaj lezoj.[51] Aliaj rekomendataj provoj estas krania sonografio, provo de aŭdokapablo,[52] kaj okul-ekzameno.[51] Oni devas ekzameni por iu ajn nenormaleco, kaj ankaŭ por aliaj denaskaj infektiĝoj kiel sifiliso, toksoplasmozo, rubeolo, infektiĝo per citomegaloviruso, limfocita ĥoriomeningito virusa infektiĝo, kaj simpla herpeta viruso.[51] Kelkaj provoj ripetiĝu ĝis post 6 monatoj, ĉar povas esti malfruigitaj efikoj, precipe ĉe aŭdado.[51]
La viruso disvastiĝas per moskitoj; tial por limigi la malsanon oni nepre limigu la transdonadon kaj evitu la perantojn. La Usonaj Centroj pri Kontrolo de Malsanoj rekomendas ke oni:[53]
Pro la "pliiĝantaj pruvoj pri ligo inter Zika kaj mikrocefalio", en januaro 2016, la usona ŝtata institucio Centroj pri Malsan-Kontrolo kaj -Prevento publikigis atentigilon por vojaĝantoj, kiu konsilas, ke gravedaj virinoj konsideru prokrasti vojaĝadon al landoj kaj regionoj, kie nun okazas loka transdono de la Zika viruso.[54] Poste, la konsilo ĝisdatiĝis por sugesti, ke gravedaj virinoj entute evitu ĉi-tiujn regionojn se eble, kaj, se vojaĝado en tiuj regionoj estas neevitebla, ke ili protektu sin kontraŭ kulpikiĝo.[55] Oni konsilas, ke viraj kunuloj de gravedaj virinoj, kaj duopoj, kiuj planas gravedon, kaj kiuj devas vojaĝi al regionoj, kie Zika aktivas, uzu kondomojn aŭ entute rezignu je seksumado.[55] La organizo ankaŭ sugestis, ke virinoj, kiuj pripensas gravediĝon konsultu iliajn kuracistojn antaŭ ol vojaĝi.[54][56]
Je septembro 2016, la CDC-aj vojaĝ-konsiloj inkluzivas jenajn landojn kaj regionojn:[57]
Kaj la regiona Tut-Amerika Organizaĵo pri Sano kaj la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) publikigis deklarojn de maltrankvilo pri la vasta publik-sana efiko de la Zika viruso kaj ĝiaj ligoj al GBS kaj mikrocefalio.[58][59] La Ĝenerala Direktoro de la MOS, Margaret Chan, eligis deklaron en februaro 2016, "deklarante ke la lasttempa aro da kazoj de mikrocefalio kaj aliaj neŭrologiaj malsanoj, kiuj raportiĝis de Brazilo, post simila aro en Franca Polinezio en 2014, estas Publik-Sana Krizo de Internacia Gravo."[11] La deklaro permesas, ke la MOS kunordigu la internacian respondon al la viruso, kaj donas al ĝiaj rekomendoj la forton de internacia leĝo laŭ la Internacia Regularo pri Sano.[60][61]
Je septembro 2016, estis neniu disponebla vakcino. Kreo de vakcino estis prioritato de la usonaj Naciaj Institutoj pri Sano, sed oficialuloj diris, ke disvolviĝo de vakcino povus dauri dum jaroj.[2][15][41][62] Por plirapidigi la disvolviĝon de novaj drogoj, la Monda Organiza pri Sano kaj Naciaj Institutoj pri Sano proponis regulajn strategiojn.[63][64] Animal and early human studies were underway as of September 2016.[65][66]
Kontrolo de la malsano en la koncernaj landoj nuntempe temas ĉefe pri kontrolo de moskitoj (kuloj). Pluraj rimedoj estas disponeblaj por la regado de la nombroj da Aedes aegypti moskitoj, inkluzive la detruadon de lokoj, kie la larvoj reproduktiĝas (la akvo-lagetoj, kie la ovoj elmetiĝas kaj la larvoj eloviĝas, antaŭ ilia disvolviĝo al plenkreskaj insektoj, kiuj povas flugi); kaj insekticidoj, kiuj celas la larvajn stadiojn, la plenkreskajn moskitojn, aŭ ambaŭ stadiojn. Krome, tuta gamo da novaj teknologioj nun disvolviĝas por moskito-kontrolo, kaj la Monda Organizaĵo pri Sano lastatempe donis sian subtenon al la plirapidigo de la disvolvigo de modernaj rimedoj por moskito-kontrolo, kiel la uzo de Wolbachia (bakterioj por igi la moskitojn rezistemaj al la viruso), kaj la ellaso de steriligitaj viraj moskitoj kiuj bredas kun sovaĝaj inaj moskitoj, por krei nevivopovajn idojn (idoj, kiuj ne vivos ĝis la pika plenkreska stato).[67]
La genetike ŝanĝita OX513A moskito de Oxitec aprobiĝis de la Teknika Komisio pri Nacia Biosekureco de Brazilo (CTNBio) en aprilo 2014,[68] kaj ĝi estis uzata por provi kontraŭi moskitojn, kiuj portas la Zikan viruson en la urbo de Piracicaba, São Paulo en 2016.[69]
Estas nuntempe neniu preciza kuracado por Zika virusa infektiĝo. Oni ĉefe celas malpliigi la simptomojn, per kuracado de doloro, febro kaj jukado.[29] Kelkaj aŭtoritatoj malrekomendas la uzon de aspirino kaj aliaj NSAIDoj (nesteroidaj kontraŭinflamaj drogoj) ĉar ili estis povas kaŭzi hemoragian sindromon, kiam oni uzas ilin je aliaj flavivirusoj.[44] Cetere, aspirinan uzon oni ĝenerale evitas ĉe infanoj pro la risko de la Sindromo De Reyes.[70]
Zika viruso estis relative malmulte studita ĝis la grava amas-infektiĝo en 2015, kaj ankoraŭ neniu specifa kontraŭvirusa kuracilo estas havebla. Oni konsilas, ke gravedaj virinoj kiel eble evitu iun ajn riskon de infektiĝo, ĉar post infektiĝo oni povas malmulton fari krom kuracado de simptomoj.[71] Unu en vitro studo trovis ke Zika viruso povas reagi al kuracado per interferono, kiun oni ofte uzas kontraŭ aliaj virusaj infektoj, tamen tiuj ĉi rezultoj ne estis provitaj ĉe bestoj aŭ homoj.[72]
Plej ofte, Zika febro kuraciĝas sen helpo post 2 ĝis 7 tagoj, sed malofte, kelkaj homoj plue malsaniĝos de la Sindromo Guillain–Barré.[2][73] La feto de graveda virino, kiu malsaniĝas per la Zika febro povas morti, aŭ naskiĝi kun denaskaj difektoj de la centra nerva sistemo, kiel ekzemple mikrocefalio.[2]
La unua konata kazo de Zika febro troviĝis en Rezuso sur arba platformo en la Zika Arbaro en Ugando en 1947.[27] Tiamaj enketoj en Ugando trovis la malsanon en 6.1% de la simioj.[36] La unuaj kazoj ĉe homoj raportiĝis en Nigerio en 1954.[75] Kelkaj ekaperoj de la malsano raportiĝis en tropika Afriko, kaj en kelkaj lokoj en Sudorienta Azio.[76] Ĝis nun estis neniu atesto pri kazo en la Hinda subkontinento.
Esploroj trovis antikorpojn kontraŭ la Zika viruso en sanaj homoj en Barato, kiu povus atesti pri antaŭa kontakto kun la viruso, sed tio povus ankaŭ montri trans-rilaton kun aliaj flavivirusoj.[77]
Per filogenetika analizo de Aziaj genetikaj varioj, oni taksis, ke la Zika viruso atingis Sudan Azion antaŭ ol 1945. [36] En 1977-1978, oni priskribis infektiĝon per Zika-viruso kiel kaŭzo de febro en Centra Javo.[78]
La unua grava amas-infektiĝo, kun 185 konfirmitaj kazoj, raportiĝis en 2007 en la Yap Insuloj de la Federacio de Mikronezio.[79] Entute 108 kazoj konfirmiĝis per PĈR aŭ serologio, kaj 72 aldonaj kazoj suspektiĝis. La plej oftaj simptomoj estis haŭta erupcio, febro, artiko-doloro, kaj konjunktivito, kaj neniu morto raportiĝis. La moskito Aedes hensilli, kiu estis la ĉefa specio identigita ĉe Yap dum la amas-infektiĝo, estis plej eble la ĉefa peranto de la viruso. Oni ne certas, kiel la viruso enkondukiĝis ĉe Yap Insulo, sed tre eble tio okazis per la enkonduko de infektitaj moskitoj aŭ per homo infektita per specio parenca al tiuj de Sud-Orienta Azio.[36][79] Ĉi tiu ankaŭ estis la unua fojo, kiam Zika febro raportiĝis ekster Afriko kaj Azio.[4] Antaŭ la amas-infektiĝo ĉe Yap Insulo, nur 14 homaj kazoj iam ajn raportiĝis.[80]
En 2013-2014, pluraj ekinfektiĝoj de Zika raportiĝis ĉe Franca Polinezio, Nov-Kaledonio, Paskinsulo kaj la Kukinsuloj. Oni opiniis, ke la fonto de la viruso estis sendependa enkonduko de la viruso el Sud-Orienta Azio, sen rilato al la amas-infektiĝo ĉe la Yap Insuloj.[36]
Post la unua ekapero en la Okcidenta Hemisfero en februaro 2014, ĝi rapide disvastigis dum Suda kaj Centr-Ameriko, kaj atingis Meksikion en novembro 2015.[36][81] Ĝi foje aperis en veturantoj al Usono kaj Eŭropo, sed verŝajne ne transiris de unu homo al alia en tiuj regionoj.[81]
En majo 2015, Brazilo oficiale anoncis ĝian unuan 16 kazojn de la malsano.[82] Laŭ la brazila Sana Ministerio, je novembro 2015 estis neniu oficiala kalkulo de la nombro de homoj infektita kun la viruso en Brazilo, ĉar laŭleĝe oni ne devas informoj pri kazoj de la malsano. Tamen, kazoj raportiĝis en 14 ŝtatoj de la lando. Oni suspektas, ke Zika viruso, portita de moskitoj, kaŭzis 2,400 eblajn kazojn de mikrocefalion kaj 29 mortoj de infanoj en Brazilo en 2015 (el la proksimume 2400 konatajn kazojn en 2015, oni esploris 2165 en decembro 2015, 134 konfirmiĝis, kaj 102 ne temis pri mikrocefalio).[83]
Je la 24a de januaro 2016 la Monda Organizaĵo pri Sano avertis, ke la viruso tre eble disvastiĝos al preskaŭ ĉiuj landoj de la Amerikoj, ĉar la portanta specio, la moskito Aedes aegypti, troviĝas en ĉiuj landoj en la regiono, krom Kanado kaj kontinenta Ĉilio (la moskiton kaj dengon oni trovis en Insulo Pasko de Ĉilio, je kelkaj 3500 kilometroj (2200 mejloj) for de ĝia plej proksima punkto en la Ĉilio ĉeftero, ekde 2002).[84][85]
Post la unua infektiĝo de Zika en Nordorienta Brazilo, kuracistoj notis tre grandan kreskon de la nombro da raportoj pri infanoj, kiuj naskiĝis kun mikrocefalio, kun dudekoble pli da kaŭzoj, ol oni atendis.[86][87] Pluraj el tiuj ĉi kazoj poste konfirmiĝis. Tio instigis oficialulojn de la MOS antaŭdiri, ke proksimume 2,500 infanoj, kiuj naskiĝis en Brazilo, suferos mikrocefalion ligitan al Zika.[88][89] La 10-an de marto 2016 esplorgrupo de la medicina fakultato de la Universitato de Ljubljano (Slovenio) subestre de juna esploristo Jernej Mlakar, M.D., publikigis en The New England Journal of Medicine artikolon, kiu ligas la Zikan viruson al mikrocefalio.[90]
Pruvi ke Zika kaŭzas tiujn ĉi efikojn estas malfacile pro pluraj kialoj.[91][92] Ekzemple, la efikoj ĉe novnaskito eble ne videblos ĝis pluraj monatoj post la unua infektiĝo ĉe la patrino, longe post la tempo, kiam Zika estas facile detektebla ĉe la korpo.[91] Aldone, oni devas ankoraŭ esplori por eltrovi la mekanismon, per kiu Zika produktas ĉi tiujn efikojn.[93]
Post la unua infektiĝo studoj, kiuj uzas plurajn malsamajn rimedojn, trovis pruvojn pri ligo, do oficialuloj pri la publika sano konkludis, ke tre verŝajne la viruso ligiĝas al mikrocefalio kaj abortiĝo.[93][94] La 1-an de februaro 2016 la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) deklaris, ke la lastatempe raportitaj kazoj da mikrocefalio kaj aliaj neŭrologaj malsanoj estas la mondskala publik-sana krizo.[95] La 8-an de marto 2016 la komitato de la MOS rekonfirmis, ke la ligo inter Zika kaj neŭrologaj malsanoj koncernas la tutan mondon.[93]
La Zika viruso unue ligiĝis kun mikrocefalio ĉe novnaskitoj ĉe la Brazila amasinfektiĝo. Dum 2016, estis registritaj 2,782 suspektitaj kazoj de mikrocefalio, kompare kun 147 en 2014 kaj 167 en 2013.[86] Konfirmiĝon de multaj el la lastatempaj kazoj oni ankoraŭ atendas,[96] kaj estas malfacile taksi, kiom da kazoj estis neraportitaj, antaŭ ol la lastatempa konsciiĝo pri la risko de virusaj infektiĝoj.[97]
Dum marto 2016 esploristoj publikigis anticipan grupan studon, kiu troivis gravajn efikojn ĉe 29% da novnaskitoj de patrinoj infektitaj per Zika, kelkaj el kiuj infektiĝis je malfrua stadio de gravedo.[21] Ĉi tiu esploro ne spertis kelkajn el la malfacilaĵoj, kiu malhelpas la esploradon de Zika: la esploro prizorgis virinojn, kiuj venis al kliniko en Rio-de-Ĵanejro suferante pro febro kaj haŭt-erupcio dum la pasintaj kvin tagoj. La virinoj ekzameniĝis por Zika per PĈR, kaj la kreskadon de la feto oni kontrolis per ultrasono.[21][98]
En novembro 2015 la Zika viruso estis registrita ĉe novnaskita infano de la nordorienta ŝtato de Cearao (Brazilo), kun mikrocefalio kaj aliaj difektoj ĉe naskiĝo. La medicina ĵurnalo The Lancet raportis en januaro 2016, ke la brazila Ministerio pri sano konfirmis 134 kazojn de mikrocefalio, "eventuale ligitaj alvinfektiĝo per Zika viruso" kun aldonaj 2,165 kazoj en 549 kantonoj en 20 ŝtatoj, kiujn oni daŭre esploris.[15][99] Analizo de 574 kazoj de mikrocefalio dum 2015 kaj la unua semajno de 2016, raportitaj en marto 2016, trovis ligon kun patrina malsano, kiu inkluzivis haŭt-erupcion kaj febron dum la unua trimestro de gravedo.[100] Dum ĉi tiu periodo, 12 Brazilaj ŝtatoj raportis kreskon de almenaŭ tri normaj devioj en kazoj de mikrocefalio, kompare kun 200-14, kaj la nordorientaj ŝtatoj de Bahio, Paraibo, kaj Pernambuko raportis pliiĝoj de pli ol 20 normaj devioj.[100]
En januaro 2016 bebo en Oahu,(Havajo) naskiĝis kun mikrocefalio, la unua kazo de cerbo-damaĝo ligita al la viruso en Usono. Ekzamenoj ĉe la bebo kaj patrino, montris antaŭan infektiĝon per la Zika viruso. La patrino, kiu plej eble akiris la viruson dum vojaĝado en Brazilo en majo 2015 dum la fruaj stadioj de ŝia gravedo, raportis sian Zika-malsaniĝon. Ŝi resaniĝis antaŭ ol transloĝigi al Havajo. Ŝia gravedo progresis normale, kaj la kondiĉo de la bebo ne evidentiĝis ĝis naskiĝo.[101]
En marto 2016 aperis la unuaj fidindaj datumoj pri efiko de la viruso al la carba disvolviĝo. Verŝajne ĝi prefere mortigas kreskantajn cerbo-ĉelojn.[102] La unuaj kazoj de denaskaj difektoj, kiuj ligiĝis al Zika en Kolombio[103] kaj Panamo estis raportitaj en marto 2016.[104]
Okulaj malsanoj ĉe novnaskitoj ankaŭ ligiĝis al Zika-virusa infektiĝo.[105] En esploro okazinta en la brazila ŝtato Pernambuko, proksimume 40% da beboj kun mikrocefalio, kaŭzita de Zika, ankaŭ havis cikatriĝon de la retino kun makuloj, aŭ pigmento-ŝanĝiĝon.[106]
La 20-an de februaro 2016 brazilaj sciencistoj anoncis, ke ili trovis la sekvencon de la genaro de la Zika viruso, kaj esprimis la esperon, ke tio helpos en la kreo de vakcino kaj en la malkovro de la naturo de iu ajn ligo al fetaj misformiĝoj.[107]
Dum februaro 2016 sciencistoj neis onidirojn, ke mikrocefalio estas kaŭzata de apliko de la larvicido piriproksifeno (pyriproxifen) ĉe trinkakvo.[108][109][110] "Estas grave deklari, kelkaj regionoj, kiuj ne utilias piriproksifenon ankaŭ raportis kazojn de mikrocefalio", diris deklaro de la Brazila registaro.[111] La brazila registaro ankaŭ refutis konspirajn teoriojn, ke vakcinoj kontraŭ varioleto kaj rubeolo aŭ genetike ŝanĝitaj moskitoj kaŭzis plimultiĝon de kazoj de mikrocefalio.[110]
Esploristoj ankaŭ suspektis, ke la Zika viruso povus transdoniĝi de graveda virino al ŝiaj beboj ("vertikala transdono"). Tio restis senpruva ĝis februaro 2016, kiam estis publikigita raporto de Calvet, kiu montris, ke en la amnia fluaĵo troviĝis ne nur la Zika virusa genaro, sed ankaŭ IgM-aj antikorpoj kontraŭ la viruso.[112] Tio signifas ne nur, ke la viruso povas transiri la placentan barilon, sed ke la antikorpoj, produktitaj de la patrino, povas atingi la feton, do la vertikala transdono eblas en tiaj kazoj. Alia esploro, publikigita en marto 2016 de Mlakar kaj kolegoj, postmorte analizis histojn de feto kun mikrocefalio, kiu plej verŝajne estis kaŭzita de la Zika viruso. La esploristoj trovis la Zikan viruson ĉe cerbaj histoj, kaj sugestis, ke la cerbaj damaĝoj plej verŝajne estas kaŭzitaj de la viruso, kio ankaŭ iom klarigis la teorion pri la vertikala transdono.[90]
Alta ofteco de la aŭtoimuna malsano Sindromo Guillain–Barré (GBS), notita ĉe la apero de la malsano en Franca Polinezio, ankaŭ troviĝis ĉe la amas-malsaniĝo, kiu komencis en Brazilo. [99] Laboratoriaj analizoj trovis infektiĝojn per Zika ĉe kelkaj pacientoj kun GBS en Brazilo, Salvadoro, Surinamo, kaj Venezuelo,[113] kaj la Monda Organizaĵo pri Sano deklaris je la 22a de marto 2016, ke Zika verŝajne "implikiĝis" en GBS-infektiĝo, kaj se la ligo konfirmiĝus, ĝi fariĝus mondskala krizo pri publika sano.[114]
Esploroj daŭras por kompreni kiel la Zika-viruso povus kaŭzi mikrocefalion kaj aliajn neŭrologiajn kondiĉojn.[26]
La infektiĝo de la ĉefa neŭraj praĉeloj de la feta cerbo, kiuj nomiĝas neŭraj prapatro-ĉeloj, povas rilatiĝi al la kaŭzoj.[115][116] La ĉefaj roloj de cerbaj praĉeloj estis replikiĝi ĝis la atingo de la ĝusta nombro, kaj poste produkti neŭronojn per procezo de neŭrogenerado.[117] Ankaŭ montriĝis, ke la Zika proteinoj NS4A kaj NS4B malhelpas neŭrogeneron.[116] Infektiĝo ĉe cerbaj praĉeloj povas kaŭzi morton, kiu malpliigas la produktadon de pluaj neŭronoj kaj malpliigas la finan grandon de la cerbo.[115] La Zika viruso ankaŭ ŝajnas havi egalan tropismon por ĉeloj de la elvolviĝanta okulo, kiu kondukas aldone al pli altaj tasoj de okulaj nenormalecoj.[116]
Granda nombro da kazoj de mikrocefalio ligiĝis kun hereditaj genaj mutacioj, kaj pli precize kun mutacioj, kiuj kondukas al misfunkcio de la mitoza kernobobeno, kaj estas kelkaj pruvoj por montri, ke Zika-viruso povus rekte aŭ nerekte malebligi la mitoza funkciado.[118]
Alia esplor-vojo supozas, ke Zika povus, malsame kiel aliaj flavivirusoj, celi disvolviĝantajn cerboĉelojn post kiam ĝi transiras la plaĉenton. Tiu esplor-vojo konsideras la rezulta damaĝo plej eble esti la rezulto de inflamiĝo, kiel kromprodukto de la imuneca respondo al la infektiĝo de tiuj ĉeloj.[119]
Inter la rimedoj por malebligi la infektiĝon per la Zika viruso estas la bredado kaj liberigo de moskitoj, kiuj estis genetike modifitaj por malebligi, ke ili transdonu infektajn agentojn, aŭ kiuj infektiĝis per la Wolbachia-bakterio, kiu supozeble malhelpas la disvastiĝon de virusoj.[15][120] Vario de Volbaĥio (Wolbachia) helpis malpliigi la malsano-transdona kapablo de la Zia viruso en infektitaj Aedes aegypti moskitoj liberigitaj en Medeĝino, Kolombio.[121] Genetika favorigo estas rimedo por ŝanĝigi sovaĝajn organismarojn, ekzemple por kontraŭbatali insektojn tiel, ke ili ne povus transdoni malsanojn (precipe moskitoj en la kazoj de malario kaj Zika febro).[122] Alia rimedo, kiun oni esploris, celas senigi virajn moskitojn de la reprodukto-kapablo per nuklea radiado, esperante redukti la nombron da moskitoj; tion ĉi oni faras per kobalto-60 gamma ĉela surradiilo.[123] En 2016 la Monda Organizaĵo pri Sano instigis ekster-laboratoriajn provojn de transgenaj viraj Aedes aegypti moskitojn, disvolvitajn de Oxitec por provi halti la disvastiĝon de la Zika viruso.[124]