Zimány [zimAnj] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Kaposvár.
Zimány situas sur tre mildaj deklivoj, fine de sakovojo. Kaposvár troviĝas 14, Igal 16, Dombóvár 23, Sásd 29 km-ojn.
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el 1268 en latina formo "Terra Zigma". En la 16-a jarcento la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, poŝto.