Zinal-Glaĉero | ||
---|---|---|
Dent Blanche, dekstre en la bildo origino de Durand-Glaĉero, tributglaĉero de Zinal-Glaĉero | ||
glaĉero | ||
Geografia situo | CH1903: 616745 / 100186 (mapo)46.0537.655Koordinatoj: 46° 3′ N, 7° 39′ O; CH1903: 616745 / 100186 (mapo) | |
| ||
Estiĝloko | Dent Blanche kaj Zinalrothorn | |
Longeco | 7,5 km | |
Larĝeco | 0,8 km | |
Areo | 15,42 km² | |
Glacikvanto | 0,2 km³ | |
Elfluanto(j) | Navisence→Rodano | |
Jara retiriĝo/kresko | ? m retiriĝo en 2007 | |
Glaĉeroj de Svislando | ||
Zinal-Glaĉero (france Glacier de Zinal, germane Zinalgletscher) estas valglaĉero en la Valezaj Alpoj. La glaĉero havas longecon de 7,5 km, larĝecon de 0,8 km kaj kovras areon de 15 km².
Zinal-Glaĉero estiĝas el tri tributglaĉeroj:
Mountet-Glaĉero (france Glacier du Mountet, germane Mountetgletscher) formas la orientan flankbrakon. Ĝi havas sian originon je alteco de 3800 m s.m. sur vasta firnglaĉerkampo je la okcidenta flanko de Zinalrothorn. Ĝi havas longecon de 4,5 km, larĝecon de 1,5 km kaj kovras areon de proksimume 6 km².
Durand-Glaĉero (france Glacier Durand, germane Durandgletscher) alfluas de sudo. Ĝi estiĝas ĉe Porte Zinal oriente de Dent Blanche kaj fluas unue sudorienten kaj poste suden. Ĝi havas longecon de proksimume 3 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km. Norde de ĝia origino ĝi estas ligita kun Grand-Cornier-Glaĉero, kiu poste fluas paralele al ĝi kaj estas disigita de ĝi kun la rokkresto Roc Noir, kiu estas nunatako inter tiuj du grandaj tributglaĉeroj.
Grand-Cornier-Glaĉero (france Glacier du Grand Cornier, germane Grosser Corniergletscher) estiĝas en profunda glaĉertrogo inter Dent Blanche sude kaj Grand Cornier norde. Sude ĝi estas disigita de Durand-Glaĉero per la rokkresto de Roc Noir kun alteco de 3124 m s.m.. Ĝi havas longecon de 3 km, larĝecon de 1 km kaj kovras areon de proksimume 3,5 km².
Pluan nutraĵon Zinal-Glaĉero ricevas de krutaj deklivfirnoj je la norda flanko des Ober Gabelhorn kaj je la nordorienta flanko de Grand Cornier de Bouquetins-Glaĉero (france Glacier des Bouquetins). Sub la kunfluo de la tri ĉeftributglaĉeroj Zinal-Glaĉero fluas ankoraŭ 3 km norden tra profunda valo inter Grand Cornier en okcidento kaj Besso (3668 m s.m.) en oriento. Ĝia glacisurfaco en la malsupra parto de la lango plej parte estas kovrita de morenmaterialo el ŝtonoj kaj sablo. La frunto de la glaĉerlango situas nuntempe je alteco de 2040 m s.m.. Ĝia degelakvo fluas per la rivero Navisence tra la valo de Anniviers al Rodano.
Ekde la kulmino de la Eta Glaciepoko meze de la 19-a jarcento Zinal-Glaĉero retiriĝis je proksimume 1,2 km. En antikva tempo laŭlonge de la Zinalglaĉero kondukis multe uzata piedpado tra la pasejo Col Durand super altecon de 3443 m s.m., kiu servis por var- kaj bestotransporto inter Meza Valezo kaj Supra Italio.
Je la deklivo de Besso supre de la kunfluo de la tri ĉefglaĉeroj situas je alteco de 2886 m s.m. la Mountet-Kabano de la Svisa Alpismo-Klubo (SAC). La kabano estas elirejo por la plej diversaj montgrimpadoj kaj longaj glaĉerturoj en la ĉirkaŭaĵo.