Zinka glukonato | |||
Kemia formulo | |||
![]() | |||
Zinka glukonato | |||
![]() | |||
![]() | |||
Blankaj piloloj de zinka glukonato. | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
CAS-numero-kodo | 4468-02-4 | ||
ChemSpider kodo | 139049 | ||
PubChem-kodo | 443445 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | blankaj aŭ blankecaj, senodoraj, lumsensivaj kristaloj[1][2] | ||
Molmaso | 455,68828 g mol−1 | ||
Denseco | 1,44 g/cm−3 | ||
Fandpunkto | 144°C [3] | ||
Bolpunkto | 319°C [4] | ||
Ekflama temperaturo | 375,2°C [5][6] | ||
Solvebleco | Akvo:100 g/L[7] Nesolvebla en alkoholo, metanolo, kloroformo kaj etero. | ||
Mortiga dozo (LD50) | 321 mg/kg (buŝe) | ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||
GHS Damaĝo Piktogramo |
| ||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H318, H400, H410 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P264+265, P273, P280, P305+354+338, P317, P391, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Zinka glukonato aŭ glukonato de zinko estas zinka salo de glukonata acido konsistanta el du glukonatacidaj molekuloj por ĉiu zinka katjono (2+). Zinka glukonato estas ĝenerale agnoskita kiel sekura (GRAS) substanco fare de Food and Drug Administration. Ĝi estas disponebla kiel minerala suplemento kaj sen medicina priskribado kiel lozanĝa formo por reduktita daŭro de oftaj malvarmumoj kaj kun malpliigita simptomgraveco.
Kvankam ĝi estis administrita naze por trakti la malvarmumon, ĉi tiu vojo de administrado estis asociita kun kelkaj kazoj de anosmio.
Studoj montras, ke zinko povas esti pli bone sorbita en homoj sub la glukonata formo, tamen, rezultoj de aliaj studoj povas varii.
Krome, zinka suplementado fariĝis kritika interveno por trakti diareajn epizodojn en infanoj. Studoj sugestas, ke administrado de zinko kune kun novaj buŝaj rehidratigsolvaĵoj/saloj kun malaltaj osmozaj indicoj (buŝa rehidratiga solvaĵo), povas redukti kaj la daŭron kaj severecon de diareaj epizodoj dum ĝis 12 semajnoj.[8]