Zip Zap | |
---|---|
Disvolvo | Ian Weatherburn |
Eldoninto | Imagine Software |
Dato de lanĉo | 1983 |
Platformo | ZX Spectrum |
Ĝenro | Agada videoludo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Zip Zap estas agada videoludo disvolvita de Ian Weatherburn por Imagine Software kaj eldonita por ZX Spectrum en 1983.
La ludanto kontrolas roboton senditan al neesplorita planedo nomata Hallucinor, kun la tasko esplori ĝin antaŭ homa koloniigo. Kiam ĝi alvenas, tamen, ĝi estas atakita de eksterteranoj kaj devas manovri tra la planedo, evitante aŭ mortigante la eksterteranojn, kolektante fuelĉelojn por konservi potencon, kaj eskapante tra teleportiloj por pasi al la sekva nivelo. La cirkvitoj de la roboto estis damaĝitaj, do ĝi ne povas ĉesi moviĝi kaj havas nur limigitan bremsoforton.[1]
Home Computing Weekly diris, ke la ludo havis "profesian pakadon, mirindajn grafikojn, bone pripensitajn funkciojn kaj estis ĝuste prezigita",[2]. Laŭ Sinclair User, Zip Zap cetere estis "elstara arkad-kvalita ludo",[3] Crash tamen rimarkis, ke ĝi ne havis la kutiman kvaliton de la ludoj de Imagine[1]. Simon Lane, recenzante por Popular Computing Weekly, kritikis la malfacilecon de la ludo, taksante ke ĝi estis "konsekvence frustra".[4]