Zygmunt Janiszewski

Zygmunt Janiszewski
Persona informo
Zygmunt Janiszewski
Naskiĝo 12-an de junio 1888 (1888-06-12)
en Varsovio
Morto 3-an de januaro 1920 (1920-01-03) (31-jaraĝa)
en Lvivo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Hispana gripo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Liĉakiva tombejo 49° 49′ 57″ Nordo 24° 03′ 22″ Oriento / 49.8325 °N, 24.0561 °O / 49.8325; 24.0561 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno poloj vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo (1909–1911)
Universitato de Göttingen (1908–1909)
Universitato de Zuriko (1907–1908) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Q124432638 vd
Profesio
Okupo matematikisto
topologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Topologio, aro-teorio kaj matematiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Henri Léon Lebesgue vd
Verkado
Verkoj teoremo de Janiszewski vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Zygmunt JANISZEWSKI [janiŜEVski] (naskiĝis la 12-an de junio 1888 en Varsovio, mortis la 3-an de januaro 1920 en Lvovo) estis pola matematikisto, organizanto de scienco, kunkreinto de la unua matematika revuo, unu el ĉefaj reprezentantoj de la varsovia skolo matematika.

Li studis en Zuriko, Göttingen kaj Parizo. Doktorecan tezon titolitan Sur les continus irréductibles entre deux points, kies promociisto estis Henri Leon Lebesgue, defendis en 1911. Ekzamenan komisionon eniris: Henri Poincaré kaj Maurice Fréchet. En 1913 publikigis fundamentan laboraĵon On cutting the plane by continua (Pri distondo de surfaco per continua) pri la topologio de surfaco.

En la jaroj 1914–1915 estis soldato de Polaj Legioj. En 1918 iĝis profesoro de Varsovia Universitato. En 1920 mortis en la aĝo de 31 jaroj pro gripo, kies pandemio en la jaroj 1918-1920 estas ĝenerale konata kiel la hispana gripo. Hereditan familian bienon kaj parton de siaj enspezoj destinis al klerigaj kaj sociaj celoj.

Liaj laboraĵoj koncernis ĉefe topologion, pro tio estas konsiderata unu el kreintoj de la varsovia skolo topologia. Kiel aŭtoro de la evolu-programo de pola matematiko (kiu iĝis bazo de apero de la pola skolo matematika), postulis koncentriĝon de fortoj pri aroteorio, topologio kaj matematika logiko. Estis kunkreinto de la unua en la mondo specialiĝinta matematika revuo "Fundamenta Mathematicae" (kune kun Stefan Mazurkiewicz kaj Wacław Sierpiński).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]