Zzap!64 | |
![]() | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | Ĉiumonata |
| |
Lando | ![]() |
Urbo | Yeovil |
Ĉefredaktisto | Chris Anderson[1] Roger Kean[2] Gary Penn[2] Ciarán Brennan[2] Julian Rignall[3] Gordon Houghton (numeroj 40-50)[4] Stuart Wynne[5] Phil King[6] Steve Shields[7] |
Establodato | Majo 1985 |
Ĉesigita publikado | Novembro 1992 |
ISSN | 0954-867X |
| |
Zzap!64 estis komputika magazino, kiu ĉefe temis pri videoludoj por la ludsistemoj de Commodore International, precipe la Commodore 64 (C64). Ĝi estis eldonita en Britio fare de Newsfield Publications Ltd kaj poste de Europress Impact.
La 1-a numero de la magazino aperis en aprilo 1985, kun la kovrila dato majo 1985,[8] kiel fratina magazino de CRASH. Ĝi koncentriĝis pri la C64 dum la plej granda parto de sia ekzistado, sed poste ankaŭ inkludis novaĵojn kaj recenzojn pri Amiga-videoludoj. Samkiel CRASH por la ZX Spectrum, ĝi havis dediĉitan komunumon inter posedantoj de C64. La gazeto estis cetere konata pro sia malrespekta humuro kaj sia ampleksa, detala priraportado de la C64-sceno. La magazino adoptis novigan recenzosistemon, kiu uzis la vizaĝojn de la recenzistoj, bildigitajn de internaj artistoj Oli Frey kaj Mark Kendrick, por esprimi ilian reagon al la ludoj.[9] Tiuj bildoj finfine evoluis en bildstriojn kiam la magazino komencis celi pli junan merkaton. Alt-kvalitaj ludoj estis indikataj en recenzoj per "Ora Medalo". Tiu emblemo estis uzata de videoludaj firmaoj kiel komerca argumento por ludoj, gravaj aŭ malgravaj.[10][11]
Ĝis 1992, la magazino ŝanĝiĝis tiom draste rilate al stilo kaj redakcia direkto, ke la tiam-eldonanto Europress decidis tute relanĉi la magazinon. Tiel, la 91-a numero de Zzap!64 fariĝis la 1-a numero de Commodore Force. Tiu nova magazino daŭris ĝis marto 1994.[8]