Zájezdec | |||
municipo | |||
Statuo de sankta Johano Nepomuka en Zájezdec
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Zájezdec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Chrast | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Ležák | ||
Situo | Zájezdec | ||
- alteco | 264 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 55′ 43″ N 15° 55′ 51″ O / 49.92861 °N, 15.93083 °O (mapo) | ||
Katastro | 1,55 km² (155 ha) Zájezdec | ||
Loĝantaro | 178 (2024) | ||
Denseco | 114,84 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1318 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 538 51 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 547859 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zájezdec | |||
Retpaĝo: www.zajezdec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Municipo Zájezdec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo ĉe rivereto Ležák, 5 km nordokcidente de urbo Chrast, 9 km oriente de urbo Chrudim kaj 5 km sude de Hrochův Týnec. Nuntempe Zájezdec estas unu el la plej malgrandaj vilaĝoj en distrikto Chrudim. Vivas ĉi tie 178 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Rosice, Řestoky, Přestavlky kaj Trojovice.
Prisetlado de la areo ĉirkaŭ Zájezdec datiĝas jam de la fino de 12-a jarcento. La vilaĝo estis en la jaro 1318 dividita je senjoraj partoj. Unu el la partoj pli malfrue apartenis al monaĥejo en Hájek apud Tržek.
En komenco de la 16-a jarcento en dokumentoj oni parolas pri korto Zájezdec, posedaĵo de sinjorejo Hrochův Týnec.
En la jaro 1790 estis al Zájezdec transmigritaj 22 judaj familioj.
En la jaro 1799 sub patronado de Jan Leopold Háje, episkopo en Hradec Králové, oni parceligis mastruman korton en Zájezdec.
La judoj en Zájezdec konstruigis en la jaro 1845 sinagogon.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 373 |
1880 | 365 |
1890 | 329 |
1900 | 314 |
1910 | 279 |
1921 | 274 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 264 |
1950 | 203 |
1961 | 179 |
1970 | 165 |
1980 | 117 |
1991 | 97 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 99 |
2014 | 138 |
2016 | 131 |
2017 | 133 |
2018 | 119 |
2019 | 111 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 113 |
2021 | 96 |
2022 | 104 |
2023 | 134 |
2024 | 178 |
Inter vilaĝoj Zájezdec kaj Přestavlky situas juda tombejo.
En la vilaĝo, nun apud la kapeleto, troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka.