Zámrsk | |||
germane Samrsk | |||
municipo | |||
Kastelo en Zámrsk
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Zámrsk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Vysoké Mýto | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Memorindaĵo | Zámrsk kastelo | ||
Rivero | Loučná | ||
Situo | Zámrsk | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 21″ N 16° 07′ 41″ O / 49.98917 °N, 16.12806 °O (mapo) | ||
Areo | 7,46 km² (746 ha) | ||
Loĝantaro | 757 (2024) | ||
Denseco | 101,47 loĝ./km² | ||
Fondo | 15-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 43 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581224 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zámrsk | |||
Retpaĝo: www.zamrsk.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Zámrsk estas municipo situanta en Ĉeĥio, en Regiono Pardubice, en distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe la rivero Loučná, 5 km norde de la urbo Vysoké Mýto ĉe kruciĝo de la ŝoseo nombro 35 inter Hradec Králové kaj Vysoké Mýto kaj ŝoseo n-ro 17 inter Zámrsk kaj Chrudim. Vivas ĉi tie 757 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dobříkov, Slatina, Vraclav, Vysoké Mýto, Týnišťko kaj Radhošť.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 076 |
1880 | 1 010 |
1890 | 963 |
1900 | 860 |
1910 | 968 |
1921 | 957 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 969 |
1950 | 1 057 |
1961 | 920 |
1970 | 873 |
1980 | 704 |
1991 | 687 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 710 |
2011 | 724 |
2014 | 742 |
2016 | 731 |
2017 | 731 |
2018 | 729 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 730 |
2020 | 737 |
2021 | 717 |
2022 | 749 |
2023 | 746 |
2024 | 757 |
Apud la vilaĝo troviĝas Kastelo Zámrsk. Origine tie estis fortikaĵeto, verŝajne el la 15-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1469 forbruligita de militistaro de hungara reĝo Matiaso, poste renovigita kaj en la unua duono de 17-a jarcento grandigita en kastelon, aranĝitan en la 18-a jarcento de familiaro Libštejnský el Kolovraty kaj post incendio en la jaro 1924.
Ĝi estas kvarala duetaĝa, kun ĉefa fronto trietaĝa, kun baroka fasado kaj 2 kvaretaĝaj oklateraj angulaj turoj kaj kun ronda turo sur norda angulo. En la korto en teretaĝo estas arkadoj, en la dua etaĝo masonfermitaj.
En areo de la kastelo havas sidejon Ŝtata regiona arkivo, kiu ekestis en la jaro 1960 per kunigo de arkivoj de tiamaj Hradecký kaj Pardubický regionoj. En sesdekaj jaroj estis en kastela areo konstruita la unua halo por deponado de arkivaĵoj, estis aranĝitaj konservadista kaj restaŭrista metiejoj kaj komencita mikrofiŝado de registroj. En la jaro 1990 estis la kastelo denove rekonstruita, aranĝita esplorejo kaj tuta areo modernigita.
Preĝejo de Sankta Marteno estis konstruita en la jaro 1782 sur loko de origina gotika kirko. Ĝi estas ununava, oblonga kun rondigitaj anguloj kaj kun malpli larĝa duoncirkle fermita presbiterejo kaj sakristio kaj ditombo sur la flankoj. La okcidenta fronto estas membrigita per pilastroj, pinjono estas ornamita per volutoj, membrigita per pilastroj kun rokokaj vazoj. En la presbiterejo estas plafono kun granda fabiono kaj stuka kadro. Sakristio estas platplafona, ditombejo estas volbita barele, super ambaŭ tiuj spacoj estas oratorioj. La navo estas volbita per plataĵoj en zonoj, en okcidenta parto estas ĥorejo sur du kolonoj.
La ĉefaltaro el la jaro 1781 rokoka kun statuoj de Sanktaj Antonio Paduana kaj Karolo Boromea. Sur vando estas bildo de Sankta Marteno en kadro portata de du anĝeloj de skulptisto Josef Pacák el Litomyšl. Flanka altaro de Sankta Francisko Serafina de skulptisto Fr. Špička el Vysoké Mýto el la jaro 1760, kun du statuoj kaj bildo de L. Felix. Dua flanka altaro de Sankta Maria, ankaŭ el la jaro 1760 de F. Špička kaj L. Felix. La predikejo estas rokoka el la dua duono de 18-a jarcento kun tegmenta statuo de la Eklezio de J. Pacák. La baptujo estas sabloŝtona, kalikforma kun baroka ligna kovrilo. Bildo de Stigmatigo de Sankta Francisko Serafina el la dua duono de 18-a jarcento, bildo de Sankta Maria kun Jezuo deprenita el la kruco de E. Neumann en 1902. Tri tomboŝtonoj el la 16-a ĝis 18-a jarcentoj. Apud la kastelo estas kampanilo el la sama tempo kiel la preĝejo, prisma, turforma kun rondigitaj anguloj kaj baroka bulbo kun lanterno.
La paroĥestrejo estas el la duono de 19-a jarcento. Interne deponita bildo de Sankta Mateo Evangeliisto kun anĝelo el la unua duono de 18-a jarcento.
La tombejo norde de la vilaĝo estis fondita en la jaro 1832. En la akso estas klasikisma kripto de familiaro Zásadský el Gemsendorf kun statuoj de Resurekto, de Sankta Floriano kaj de Sankta Johano Nepomuka de V. I. Zach el 30-aj jaroj de 19-a jarcento. En pli nova parto de la tombejo estas kripto de familiaro Gottl - kun kapelo de Sankta Kruco.
Apud la preĝejo estas statuo de Sankta Johano Nepomuka, baroka sabloŝtona sur trilatera soklo kaj jarnumero 1727.
|