Zářecká Lhota | |
municipo | |
Zářecká Lhota
| |
Oficiala nomo: Zářecká Lhota | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Administra municipo | Choceň |
Historia regiono | Bohemio |
Rivero | Tichá Orlice |
Situo | Zářecká Lhota |
- alteco | 335 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 59′ 35″ N 16° 14′ 58″ O / 49.99306 °N, 16.24944 °O (mapo) |
Katastro | 3,02 km² (302 ha) Zářecká Lhota |
Loĝantaro | 208 (2024) |
Denseco | 68,87 loĝ./km² |
Tabulo | Orlica tabulo |
Unua skribmencio | 1397 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 565 01 |
NUTS 3 | CZ053 |
NUTS 4 | CZ0534 |
NUTS 5 | CZ0534 581232 |
Katastraj teritorioj | 1 |
Partoj de municipo | 1 |
Bazaj setlejunuoj | 1 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.zareckalhota.webpark.cz | |
![]() |
Vilaĝo Zářecká Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, super rivero Tichá Orlice, ĉe ŝoseo n-ro 315 inter Choceň kaj Ústí nad Orlicí, 3 km oriente de urbo Choceň. Vivas ĉi tie 208 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Choceň, Oucmanice, Mostek, Svatý Jiří, Kosořín kaj Brandýs nad Orlicí.
Malnova parto de la vilaĝo havas preskaŭ netuŝitan originan vilaĝplanon kun ronda vilaĝplaco - t.n. radiala aranĝo, kun bienoj kaj domoj situantaj ĉirkaŭ ĝi. La novan vilaĝparton kreas domoj situantaj laŭlonge de la ŝoseo al Choceň.
La unua skriba mencio pri Zářecká Lhota estas el la jaro 1397, en kiu ĝi nomiĝas "Lhota Kunšova". Tiu nomo ŝanĝiĝis je nomo derivita de vilaĝa situo "za řekou" - (malantaŭ la rivero) - Zářecká, ĉar nordokcidentan limon de katastra distrikto kreas rivero Tichá Orlice. Apud Tichá Orlice troviĝas izolitaj domoj Hrádniky, apartenantaj al Zářecká Lhota. La nomo aludas, ke tie estis fortikaĵeto, laŭ trovaĵoj ĝi estis loĝata fine de 14-a kaj komence de 15-a jarcentoj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 228 |
1880 | 248 |
1890 | 216 |
1900 | 194 |
1910 | 204 |
1921 | 183 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 192 |
1950 | 161 |
1961 | 175 |
1970 | 157 |
1980 | 154 |
1991 | 156 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 154 |
2011 | 183 |
2014 | 189 |
2016 | 195 |
2017 | 199 |
2018 | 209 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 216 |
2020 | 215 |
2021 | 208 |
2022 | 206 |
2023 | 210 |
2024 | 208 |
En centro de la vilaĝo staras kapeleto kun tureto por sonorilo, konstruita en la jaro 1862. La sonorilo el la jaro 1866 estis dum la dua mondmilito konfiskita. Nuntempe tie estas nova sonorilo, eĉ movata per elektro.
En vilaĝa centro estis en la jaro 1893 konstruita humileja kruco, nuntempe situanta apud la kapeleto.
En la jaro 1880 en proksima ŝtonminejo estis malkovritaj fosilioj de flugsaŭro, speco Ornithocheirus hlavatschi, kio estas ununura flugsaŭro trovita en teritorio de Ĉeĥa respubliko. La trovaĵo devenas el tavoloj de supra kretaceo (turonaj) kaj temas pri nekompleta ostaro de antaŭa korpomembro (flugilo) de juna pterosaŭro. Entute estis malkovritaj ses ostetoj 42 cm longaj. Enverguro (larĝeco de sternitaj flugiloj) de la besto estis nur 1 - 1,5 m. Scienca speca alnomo "hlavatschi" estas laŭ la trovinto, František Hlaváč, farmaciisto el Choceň, amatora paleontologo. La raraj fosilioj estas nuntempe deponitaj en Nacia muzeo en Prago.