Angel Albino Corzo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo de Meksiko ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chiapas | ||
Fondita | 24a februaro 1933 | ||
Poŝtkodo | 30370—30379, 30384—30389 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 28 883 | ||
Loĝdenso | 55 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 15°52′N 92°43′U / 15.867°N, 92.717°U (mapo) | ||
Alto | 640 m | ||
Areo | 1750 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
![]() | |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Angel Albino Corzo estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo estas Jaltengo de la Paz. Jaltenango en la navatla lingvo signifas "barilo de sablo. La komunumo havas sian nomon honore al politikisto de Chiapas, Ángel Albino Corzo. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07008.
En 1999 la komunumo perdas parton de sia teritorio. Tiu parto nun apartenas al la komunumo Montecristo de Guerrero
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 28883 loĝantojn. El tiuj estis 14568 viroj kaj 14315 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1750 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 640 metroj super la marnivelo.
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 12684 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 9312 scipovis legi kaj skribi kaj 3368 personoj estis analfabetoj. Do 73% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 27% estis analfabetoj.
21848 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 636 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 2.91% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).