Électricité de France S.A. (laŭvorte Elektro de Francio), konata ofte kiel EDF, estas franca plurlanda entrepreno por elektraj servoj, propraĵo totale de la franca ŝtato. Kun sidejo en Parizo kaj enspezoj de 71 200 milionoj da eŭroj en 2016, EDF administras diversan negocadon de pli ol 120 gigavatoj de generkapacito en Eŭropo, Sudameriko, Nordameriko, Azio, Mezoriento kaj Afriko.
En 2009, EDF estis la plej granda elektroproduktanto en la mondo.[1]
Ĝiaj 56 funkciantaj nukleaj reakciujoj (en Francio) estas disaj en 18 lokoj (atomcentraloj). Temas pri 32 reakciujoj de 900 MWe, 20 reakciujoj de 1300 MWe kaj 4 reakciujoj de 1450 MWe, ĉiuj el ili PWR.