Émile Arnaud | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Émile Arnaud | |||||
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1864 en La Chapelle-de-Surieu | ||||
Morto | 11-an de decembro 1921 (57-jaraĝa) en Luzarches | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto notario advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Émile ARNAUD [arNO] (1864-1921) estis franca verkisto, notario kaj advokato.
Li estis prezidanto de la Ligo de la Paco kaj la Libereco, fondita en 1867, kaj en 1901 li proponis kunigi la diversajn movadojn kaj poziciojn de la movado por la paco sub la termino «pacismo». Liaj teorioj estis la kontraŭpunkto al la anarkiistaj, liberalaj kaj socialistaj tendencoj hegemoniaj komence de la 20-a jarcento.