Érsekvadkert [Erŝekvadkert] estas granda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en Distrikto Balassagyarmat. Érsek signifas ĉefepiskopo, vadkert: ĝardeno kun sovaĝaj bestoj.
Érsekvadkert situas en la montaro Börzsöny, laŭ la ĉefvojo nro 22, inter la urboj Vác kaj Balassagyarmat. Ĉi lasta troviĝas je 11, la urbo Vác je 30 km-oj.
La unua mencio devenis pri ĝardeno de la ĉefepiskopo de Esztergom el 1227. La kampoj apartenis al la ĉefepiskopo, en la komunumo loĝadis ties servistoj. En mezo de la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. En 1733 Vadkert ricevis la rangon kampurbo kun rajto pri bazar-komercado jare po 4.
En Érsekvadkert naskiĝis:
Érsekcsanád | Érsekhalma | Érsekkéty | Érsekújvár | Érsekvadkert |