Étienne Chouard | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de decembro 1956 (68-jaraĝa) en 16-a arondismento de Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Université Paris-Nanterre - juro Lycée Janson-de-Sailly ![]() |
Infanoj | 4 |
Parencoj | Henri Prat (mul) ![]() Pierre Chouard (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | politika aktivisto paraglider pilot (en) ![]() blogisto instruisto ekonomikisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.chouard.org/ |
Étienne Chouard (naskiĝis la 21an de decembro 1956[1] en Parizo) estas franca instruisto, profesoro pri ekonomiko kaj juro en gimnazio en Marsejlo, Francio. Precipe konata kiel blogisto, li iĝis fama okaze de la 2005-a kampanjo pri la franca referendumo por la Traktato pri Estigo de Konstitucio por Eŭropo, argumentante por la "Ne".
De tiam Étienne Chouard, kiu deklaras " serĉi la ĉefan kaŭzon de la socialaj maljustaĵoj "[2], studas diversajn demokratiajn sistemojn kaj konstituciojn. Li defendas, inter alie, la sistemon de lotado[3] kaj subtenas, ke nova konstitucifara asembleo devus esti bazata sur tia metodo. Li ankaŭ defendas la popoliniciaton[4] kaj subtenas, ke la vera universala voĉdonrajto estas la rekta baloto de la leĝoj fare de la civitanoj[5],[6]. Li kvalifikas la Eŭropan Union terura kaptilo[7] kiu devigas « instituciigan senlaborecon »[8], kaj ofte diskonigas, kiel « mona dronigado », la forlason de la publika mona emisio al la privataj bankoj[9].