Étienne Lenoir | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de januaro 1822 en Mussy-la-Ville, Luksemburgo |
Morto | 4-an de aŭgusto 1900 (78-jaraĝa) en La Varenne-Saint-Hilaire |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 91 (1900–) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Belgio Luksemburgo |
Okupo | |
Okupo | inventisto marine architect (en) automotive engineer (en) teknikisto komercisto |
Jean Joseph Étienne Lenoir konata ankaŭ kiel Jean J. Lenoir (12a de januaro 1822 – 4a de aŭgusto 1900[1]) estis inĝeniero de Belgio kiu disvolvigis la internan eksplodmotoron en 1858. Antaŭaj desegnoj por tiaj motoroj estis patentitaj tiom frue kiom en 1807 (motoro de De Rivaz), sed neniu estis komerce sukcesa. la motoro de Lenoir estis komercigita en sufiĉaj kvantoj por esti konsiderata sukceso, nome la unua por la interna eksplodmotoro.
Li naskiĝis en Mussy-la-Ville (tiam en Luksemburgio, poste parto de la belga provinco Luksemburgo ekde 1839). En 1838, li elmigris al Francio, kaj ekloĝis en Parizo, kie li disvolvigis sian intereson en elektrolamenado. Lia intereso en tiu fako kondukis lin fari kelkajn elektrajn inventojn, kiel plibonigita elektra telegrafo.[2]