Íscar | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47420 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 6 326 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 105 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 22′ N, 4° 32′ U (mapo)41.361545-4.533944Koordinatoj: 41° 22′ N, 4° 32′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 60,53 km² (6 053 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Íscar [+] | |||
Íscar [ISkar] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la sudo de la provinco. Íscar estas komprenebla etimologie kiel adapto de iama romia aŭ antaŭromia urbo Ipska.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 63,53 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 6 298 loĝantojn. Ĝi ne perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj (kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono), kaj fakte akiris 4 400 el la 1920-aj jaroj.
Ĝi distas 41 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun la provinco Segovio. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de pinaroj. Trafluas la rivero Eresma kaj rojoj Cega kaj Pirón.
La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La unua mencio de Íscar datas el la jaro 939 kiel Hins'Skr, «kastelo de Iskar», en rakonto de islama kroniko de la vojo de la trupoj de Abd ar-Rahman la 3-a kontraŭ la unuaj kristanaj setlejoj sude de Duero. Tiu areo suferis la militojn inter kristanoj kaj islamanoj ĝis la 11-a jarcento kiam dum la regado de Alfonso la 6-a, oni reloĝigis Íscar kaj ĝiajn terojn fare de Álvar Fáñez, laŭ kronikoj de Don Juan Manuel en lia verko El conde Lucanor: «... era muy buen home et muy honrado, et poblo Íscar ... ».
Ĝi apartenis al familioj Lara, Haro, Zúñiga, kaj meze de la 15-a jarcento integriĝis en la senjorlando de la Grafoj de Miranda del Castañar, al kiu ĝi apartenis ĝis la 19-a jarcento. Tiam ĝi estis atribuita al la provinco Valadolido.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la kastelo kun kvinlatera ĉefturo kaj nune bierproduktejo, la romanik-mudeĥara preĝejo de la 16-a jarcento kaj la ermitejo Humilladero.