Óhíd estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaszentgrót. La loknomo signifas: malnova ponto.
Óhíd situas en milda kaldrono, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Zalaszentgrót troviĝas 9, Sümeg 11, Hévíz 23, Keszthely kaj Tapolca po 27 km-ojn.
La unua mencio skribe okazis pri la vilaĝo en 1406. La vilaĝanoj estis nobeloj. Pro la turkaj atakoj malgranda fortikaĵo konstruiĝis. En 1922 la komunumo meritis la titolon grandvilaĝo.