Ĉi tiu artikolo temas pri la deveno, uzo kaj prononco de la litero Ø. Por aliaj signifoj vidu Ø (apartigilo). |
Ø, minuskle ø, aŭ "streko-O", estas la 28-a litero de la alfabetoj dana kaj norvega, kaj ankaŭ litero de la Feroa alfabeto. Ĝi unue enuziĝis dum la Mezepoko, por skribi la Norenan. Ankaŭ en Malnovsvedaj dokumentoj ĝi troviĝas. Ĝia minusklo 'ø' estas uzata en la Internacia Fonetika Alfabeto.
La prononco de Ø preskaŭ senvarie estas kiel lip-rondigita e [ø]. Aliaj lingvoj (Germana, Finna, Islanda, Turka) uzas la signon Ö por la sama sono. La Franca lingvo utiligas ĉu eu, ĉu la historie parencan Œ. La Nederlanda lingvo uzas eu.
Ø devenas de ligaturo inter O kaj E, kiu ankaŭ estigis Ö kaj la francan Œ.
|