Újezd u Chocně | |||
municipo | |||
Fervojstacio en Újezd u Chocně
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Újezd u Chocně | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí | ||
Administra municipo | Choceň | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Situo | Újezd u Chocně | ||
- alteco | 320 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 01′ 28″ N 16° 10′ 01″ O / 50.02444 °N, 16.16694 °O (mapo) | ||
Katastro | 16,34 km² (1 634 ha) Újezd u Chocně | ||
Loĝantaro | 339 (2024) | ||
Denseco | 20,75 loĝ./km² | ||
Tabulo | Orlica tabulo | ||
Unua skribmencio | 1342 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 565 01 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0534 | ||
NUTS 5 | CZ0534 581089 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 3 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Újezd u Chocně | |||
Retpaĝo: www | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Vilaĝo Újezd u Chocně situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en arbarriĉa ebenaĵo ĉe la rivero Tichá Orlice, 6 km nordokcidente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 339 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Horní Jelení, Choceň, Dobříkov, Běstovice, Plchovice, Sruby kaj Bošín.
La unua skriba mencio pri Újezd devenas el la jaro 1342. Ĝis la duono de 19-a jarcento en la vilaĝo estis nur lignaj domoj. Grandaj incendioj en la vilaĝo furiozis en la jaroj 1676 kaj 1738.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 523 |
1880 | 588 |
1890 | 572 |
1900 | 567 |
1910 | 544 |
1921 | 506 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 496 |
1950 | 426 |
1961 | 420 |
1970 | 358 |
1980 | 319 |
1991 | 305 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 293 |
2014 | 322 |
2016 | 326 |
2017 | 323 |
2018 | 319 |
2019 | 323 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 326 |
2021 | 317 |
2022 | 320 |
2023 | 326 |
2024 | 339 |
Origina gotika kirko estis neniigita per supre menciitaj brulegoj. Nuntempa preĝejo estis konstruita en la jaro 1748. En 1751 estis konstruita apud ĝi izolita ligna kampanilo, sed anstataŭ ĝi estis en la jaro 1874 alkonstruita al la preĝejo turo. La preĝejo estas ununava oblonga kun ortangule fermita presbiterejo, ĥorejo, oblonga sakristio en la akso, kun turo kaj antaŭĉambro sur okciodenta flanko. La navo kaj presbiterejo estas platplafonaj, triumfa arko estas duoncirkla.
la altaroj estas novromanikaj kun barokaj kadroj kaj restoj de lignoskulptaĵoj el la originaj altaroj el la fino de 17-a kaj duono de la 18-a jarcentoj. Sur altaro de Sankta Maria troviĝas kopio de tabula bildo de ĉeĥa gotika Madono. La predikejo estas rokoka.
Ŝtona kruco antaŭ la preĝejo estas el la jaro 1817.
|