Úlice estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo en Regiono Plzeň. Vivas ĉi tie 452 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kbelany, Nýřany, Líšťany, Újezd nade Mží, Pňovany kaj Plešnice.
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1329.
En la jaro 1866 ĉi tie estis malfermita prilaborada entrepreno, kiu konsistis el vapora muelejo, bierfarejo, distilfarejo kaj fabriko por artefaritaj sterkoj. Ties teknika solvo, kies aŭtoro estis Richard Jahn, akiris arĝentan medalon en Internacia ekspozicio en 1867 en Parizo.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 819 |
---|
1880 | 837 |
---|
1890 | 844 |
---|
1900 | 797 |
---|
1910 | 843 |
---|
1921 | 804 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 901 |
---|
1950 | 594 |
---|
1961 | 557 |
---|
1970 | 508 |
---|
1980 | 448 |
---|
1991 | 383 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 406 |
---|
2014 | 487 |
---|
2016 | 489 |
---|
2017 | 504 |
---|
2018 | 501 |
---|
2019 | 495 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 490 |
---|
2021 | 480 |
---|
2022 | 438 |
---|
2023 | 455 |
---|
2024 | 452 |
---|
- Kastelo en Úlice situas en orienta parto de la vilaĝo. Konstruita ĝi estis en baroka stilo iam post la ajro 1713 sur loko de pli malnova burgejo. Al la kastelo alligas pejzaĝa parko.
- Kapelo de sankta Laŭrenco
- Dia torturo
Partoj de municipo Úlice (5) |
---|
|
|