Úštěk | |||
germane Auscha | |||
urbo | |||
Domoj kun arkadoj en placo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Úštěk | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem | ||
Distrikto | Distrikto Litoměřice | ||
Administra municipo | Úštěk | ||
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio | ||
Montaro | Doksa montetaro | ||
Situo | Úštěk | ||
- alteco | 242 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 35′ 36″ N 14° 20′ 55″ O / 50.59333 °N, 14.34861 °O (mapo) | ||
Areo | 74,93 km² (7 493 ha) | ||
Loĝantaro | 2 858 (2024) | ||
Denseco | 38,14 loĝ./km² | ||
Fondo | 14-a jarcento | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 411 45, 411 08 | ||
NUTS 3 | CZ042 | ||
NUTS 4 | CZ0423 | ||
NUTS 5 | CZ0423 565814 | ||
Katastraj teritorioj | 19 | ||
Partoj de urbo | 24 | ||
Bazaj setlejunuoj | 24 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de distrikto Litoměřice
| |||
Vikimedia Komunejo: Úštěk | |||
Retpaĝo: www.mesto-ustek.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Úštěk (germane Auscha) estas urbo en Ĉeĥio, regiono Ústí nad Labem, en distrikto Litoměřice troviĝanta proksimume 17 km nordoriente de Litoměřice. En la urbo loĝas 2 858 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Levín, Žandov, Liběšice, Snědovice, Lovečkovice, Verneřice, Hoštka, Drahobuz, Tuhaň, Blíževedly kaj Kravaře.
La plej valora urboparto estas malnova centro kun gotikaj burĝaj domoj, kiu estis proklamita kiel memorinda rezervejo. La urbo estis kelkfoje utiligita kiel scenejo por filmoj (ekz. KOLJA).
La urbo estis fondita en la 14-a jarcento kaj jam en jaro 1361 proklamita kiel urbo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 7 544 |
1880 | 7 777 |
1890 | 7 738 |
1900 | 7 595 |
1910 | 7 284 |
1921 | 6 882 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 7 194 |
1950 | 3 817 |
1961 | 3 754 |
1970 | 3 187 |
1980 | 2 981 |
1991 | 2 703 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 662 |
2011 | 2 688 |
2014 | 2 805 |
2016 | 2 868 |
2017 | 2 881 |
2018 | 2 893 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 2 901 |
2020 | 2 928 |
2021 | 2 752 |
2022 | 2 854 |
2023 | 2 883 |
2024 | 2 858 |
Proksimume 3 km de la urbo troviĝas ruino de burgo Helfenburk el la 14-a jarcento.
Katastra areo faras 74,93 km², el kio preskaŭ 60% okupas agrikultura grundo kaj 30% arbaroj, konstruigita estas nur 1,2% de la suma areo. Urbo Úštěk konsistas el sume 24 partoj (dum kio 21 el ili estas de vilaĝa karaktero) situantaj en 19 katastraj teritorioj (k. t.):
Norde de la urbo (en regiono inter Úštěk, Habřina kaj Starý Týn), en lokoj de nordorienta bordo de hodiaŭa fiŝlago Chmelař, ĝis fino de la 1950-aj jaroj troviĝis domaro Zelená Ves (Gründorf), likvidita en konekso kun konstruado de pli antaŭe menciita rezervujo.
|