Ādaži | |||
urbo | |||
|
|||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Municipo | municipo Ādaži | ||
Historia regiono | Livonio aŭ Livlando (latve Vidzeme) | ||
Situo | Ādaži | ||
- koordinatoj | 57° 04′ 37″ N 24° 19′ 25″ O / 57.07694 °N, 24.32361 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 7 m s. m. | ||
Areo | 8,8 km² (880 ha) | ||
Loĝantaro | 7 154 (2021) | ||
Denseco | 812,95 loĝ./km² | ||
urbaj rajtoj | 2022 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Situo enkadre de Latvio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: adazi.lv | |||
Ādaži estas urbo en la regiono Vidzeme en la centro de Latvio. Ādaži situas 22 kilometrojn norde de la ĉefurbo Rigo, borde de la rivero Gauja. La Gauja alfluanto Vējupe dividas la setlejon en du partojn. La setlejo ricevis urban rajton en meza 2022, konforme al decido de la parlamento en 2020.[1] Ādaži estas la centro de distrikto Ādaži.
En nordparto de paroĥo Ādaži estas granda armea poligono de NATO.[2]
En 1204 aŭ kelkajn jarojn pli frue, la Glavofrata Ordeno konstruis fortikigitan muelejon - Neuermühlen en Ādaži paroĥo, kiu kovris aliron al Rigo de la nordoriento inter la Gauja kaj lagoj norde de Rigo.
La hodiaŭa setlejo Ādaži estas formita ĉirkaŭ la centro de la antaŭa Gauja grandbieno (germane Aahof), sed la plej nova parto de la setlejo sur la dekstra bordo de Vējupe rivero estas ĉirkaŭ la centro de la antaŭa Remberģu grandbieno (germane Ringenberg).