Ĉaitanja | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | বিশ্বম্ভর মিশ্র |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1485 en Nabadvip |
Morto | 30-an de novembro 1533 (48-jaraĝa) en Puri |
Mortokialo | Drono, sen valoro, septicemia (en) kaj serpenta mordo |
Lingvoj | sanskrito |
Ŝtataneco | Bengala Sultanlando |
Familio | |
Edz(in)o | Vishnupriya (en) Lakṣmīpriyā (en) |
Okupo | |
Okupo | sannyasi (en) |
Ŝri Kriŝna Ĉaitanja Mahaprabhu (1486 – 1533; IAST: Śrī Kṛṣṇa-Caitanya Mahāprabhu alinome Mahāprabhu aŭ "Granda Sinjoro") estis hinduisma spirita gvidanto kaj kreanto de la gaudija vajŝnavismo.
Laŭ la gaudija vajŝnava kredo li estis la renaskiĝo de Ŝri Ŝri Rada-Kriŝno aŭ mallonge de la juna paro.
Li naskiĝis en Nabadvip en nuna okcidenta Bengalio je luna eklipso. Tradicie oni ripetas la nomojn de Hari dum luna eklipso en Barato.
Nun ĉirkaŭ kvin cent jaroj antaŭe sub arbo de la speco Nim li naskiĝis kaj pro tiu la virinoj donis al li la nomon Nimai. Tamen por astrologaj kialoj li ankaŭ akiris la nomon Viŝvambaro. Li havis sole unu fraton kun la nomo Viŝvarup, kiu prenis Sannjas kaj mortis ie en Barato. La gepatroj de li estis Saĉidevio kaj Ĝaganato Miŝro. Pro la frua morto de lia patro Ĝaganato Miŝro li iris al Gajo, kie li akiris inicadon de Iŝvaro Purio en la mahamantro. Tiu ŝanĝis sian vivon entute.
La viva historio de Nimai estas nektaro por la oreloj kaj kaŭzas bonan dormadon.
Li estis ankaŭ la ĉefa proponanto de la Vedanta filozofio de Aĉintja Bheda Abheda. Mahaprabhu fondis la skolon de gaŭdija vajŝnavismo (alinome Brahma-Madhva-Gaŭdija Sampradaja). Li disvastigis la Bhaktian jogon kaj popularigis la ĉantadon de Hare Kriŝna mantro.[1] Li komponis la Ŝikŝaŝtakam (ok preĝoj).[2]
Li estas foje nomata Gauranga aŭ Gaura pro sia fandoreca hela korpo.[3] Lia naskotago estas celebrata kiel Gaura-purnima.[4][5] Li estas nomita ankaŭ Nimai pro sia naskiĝo sub arbo Hinda azadiraĥto.[6]
Li estas konsiderata ankaŭ enpersonigo de la suprema dio Kriŝno kaj de lia interna potenco Srimati Radha Rani kiel oni mencias en Bagavata Purano kaj en kelkaj aliaj skribaĵoj.
Kiel mistikisto li gvidias al maniero adorado de la dio Kriŝno kun ekstaza kanto kaj danco, kiu havis profundan efikon sur Vajŝnavismo en Bengalio.
"Homo devas esti humila kiel la herbo de la kampo, kaj pli pacienca ol arbo. Li devas esti senigita je ajna falsa prestiĝo, kaj estas ĝuste oferti plenan respekton al aliaj ... "