Ĉalaparto (eŭske: txalaparta [ĉalapArta]) estas eŭska popola frapinstrumento, kiu apartenas al idiofonoj. La muzikisto ludanta ĝin nomiĝas txalapartari.
La tradicia ĉalaparto konsistas el du subteniloj (korboj, seĝoj, benkoj k.t.p.), sur kiuj estas izolaj materialoj (maizofolioj, falditaj sakoj, pajlo k.t.p. kaj sur ili tabulo. La tabulon du ludantoj frapas per kvar lignaj frapiloj. La tabulo povas esti alna, fraksena, kaŝtana au alispeca ligno troviĝanta en la regiono. Tradicie oni uzis por ĉalaparto du tri tabulojn, sed nuntempe oni faras ĝin eĉ el 12 diversaj tabuloj per diversaj sonoj, tiel estas ludeblaj ankaŭ akordoj kaj melodioj.