Ĉaretrevenigo estas reg-signo aŭ mekanismo, uzata por restarigi pozicion de aparato al komenco de teksta linio. Ofte estas indikata kiel CR (angle carriage return).
Originale la termino "ĉaretrevenigo" referencis mekanismon aŭ levieron ĉe tajpilo. Ĝi estis uzata post fintajpo de teksta linio, igante la muntaĵon tenantan la paperon (la ĉareton) reveni dekstren; do, la maŝino estis preta tajpi denove ĉe la maldekstra flanko de la papero (supozante skribadon dekstren). La leviero ordinare ankaŭ puŝadis la paperon al la sekva linio. La unua elektra ĉaretrevenigilo estis aldonita al elektraj tajpiloj de la firmao Smith Corona (angle: Smith Corona) en 1960. La klavo por tiu funkcio estis ordinare markata "ĉaretrevenigo" (angle carriage return) aŭ "revenigo" (angle return). En la tajpiloj kiel Selectric (angle: IBM Selectric typewriter), kie dum tajpado la presanta kapo estis movata kaj la papero estis senmova, la klavo estis reveniganta la presantan kapon maldekstren kaj por tiu funkcio foje estis uzata la termino "tenilrevenigo" (angle carrier return).
Cele al plibonigo por neanglalingvanoj, por indiko de tiu klavo estis enkondukita la simbolo ↵ (U+21B5).
En komputado la ĉaretrevenigo estas unu el la reg-signoj en Askio, Unikodo, EBCDIC kaj pluraj aliaj kodoj. Ĝi komandas al eligilo (printilo aŭ monitoro) movi la pozicion de la kursoro al la unua pozicio ĉe la sama linio. Ĝi estas plej uzata kun la novlinio (angle: Newline) (linisalto; angle line feed, LF, newline); do, kune ili startas novan linion. Kune tiu ĉeno povas esti indikita kiel CRLF.
La funkcioj de ĉaretrevenigo kaj linisalto estis disigitaj pro du kialoj:
Jam en 1901 la kodo de Baudot havis apartajn signojn por ĉaretrevenigo kaj linisalto.
Pluraj komputilaj programoj uzas la signon de ĉaretrevenigo, aparte aŭ kun la linisalton, por signali la finon de teksta linio, sed por tiu funkcio estas uzataj ankaŭ aliaj signoj; aliaj programoj uzas ĝin nur por komenci alineon. Kelkaj normoj enkondukas proprajn figurojn por administrado de linioj kaj alineoj (ekzemple, HTML); ili kaj pluraj programlingvoj traktas ĉaretrevenigon kaj linisalton kiel blankan spacon.
En Askio kaj Unikodo la ĉaretrevenigo estas difinita kiel 13 (aŭ deksesume 0D); ĝi povas esti indikata ankaŭ kiel Ctrl+M aŭ ^M. En C kaj pluraj aliaj programlingvoj \r
signifas ĉaretrevenigon[1].
|